Albumo profesie registrita, iom retrostila, tamen tro monotona

TIM. Vaganto: Bitalbumo. – Donneville: Vinilkosmo, 2020.
VagantoTIM, kies vera nomo estas Thimoty Gallego Pineda, estas la debuta artisto de la muzikeldonejo Vinilkosmo, kaj mi feliĉas pro ĉi tiu fakto, ĉar oni bezonas pli da Esperanto-muziko. La nomo de la albumo, kiun mi recenzas, estas Vaganto. La kantoj en ĝi evidente apartenas al muzikspecoj kiel revpopo (angle: dream pop), ŝugazo (angle: shoegaze), nov-psikedelo (angle: neopsychedelia) kaj sendependa roko (angle: indie rock). Almenaŭ, tia estas mia impreso.

La kantotekstoj, mi supozas, estas pri la vir-virinaj rilatoj, kiuj ankaŭ konsistas el multaj metaforoj, kiuj faras la albumon interesa. La lirike plej interesa kanto ŝajnas al mi Sen antaŭjuĝoj. Ĉi tiu kanto estas vere ideala por homoj, kiuj klopodas kun malalta memestimo. Oni facile povas rilati al tiu kantoteksto.

Oni ankaŭ devas mencii la fakton, ke TIM mem komponis la muzikon, mem verkis la kantotekstojn kaj mem registris la albumon hejme. Tio estas tre laŭdinda, konsiderante la fakton, ke eble la plejparto de la ĉefaj muzikistoj uzas tiel nomatajn “spiritkomponistojn” (angle: ghostwriters). Mi ĉefe parolas ĉi tie pri popmuzikaj artistoj, sed se temas pri rokmuzikistoj, ankaŭ ili uzis helpon de la faristoj kaj sonregistrejoj. Do, kiel mi diris pli frue, tiu ĉi fakto estas tre laŭdinda.

Mi revenu al la muziko de ĉi tiu albumo. Fakte, ĝi estas malnovstila, kaj mi supozas, ke la retrostila muzikilaro estis uzita. Mi pensas ankaŭ, ke TIM agordis siajn instrumentojn al 432 hz, ĉar tiel estas pli nature. Tio estas laŭdinda, ĉar multaj muzikistoj agordas instrumentojn al 440 hz. La gitarsolludoj, ekzemple, en la kantoj Vaganto kaj Alia Tago estas peze influitaj de ĵazo kaj bluso kaj tio fakte plaĉas al mi.

Tamen mi devas iomete mallaŭdi la enhavon, ĉar ŝajnas al mi, ke la muziko estas iom enua, tro trankvila, kaj la kantado sonas tro enue kaj monotone. Mi ne scias, eble mi tro multe preferas pli akrastilan, pli pasian kaj pli viglan rokmuzikon, ja miaj plej preferataj muzikstiloj estas progresiva roko, pezmetalo kaj ĉio, kion mi ligas kun la 1960aj, 1970aj kaj 1980aj jaroj.

Konklude, TIM havas multe da potencialo, malgraŭ tio, ke lia muzikstilo ne estas laŭ mia gusto. Tamen mi vere ŝatas la registrostilon de ĉi tiu albumo, ĉar ĝi elvokas nostalgion al mi kaj memorigas min pri la 1960aj jaroj, sed mi ankaŭ povus pensi, ke li registris ĉi tiun albumon en la 1990aj jaroj, ĉar la enhavo sonas, kvazaŭ Radiohead ĝin komponus, kvankam mi ne tro multe aŭskultis el Radiohead, sed tio estas neebla laŭ la etoso tiel.

Do ĉi tiu albumo meritas la takson: 6/10.

Olga Nesterowicz

Ĉi tiu recenzo aperis en la aŭtuna numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №3 (305).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/10/recenzo-114

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi