Paganoj ĉe la Balta Maro

paganoj

“Paganoj ĉe la Balta Maro” estis la ĉeftemo de la ĉi-jara esperantista renkontiĝo “Esperanto sur la strando”, kiu tradicie okazas septembre en la pola Triurbo: Gdańsk-Gdynia-Sopot. La pandemio malhelpis al la baltaj posteuloj de la paganoj el aliaj landoj veni al Sopot, kaj la tuta programo iris laŭ la sanitara reĝimo. Rekompence la partoprenantoj estis invititaj al koncerto ĉe la Arbara Opero.

Karolina Cząstka, kuratoro de Sopota filio de la arkeologia muzeo, preparis la prelegon “Kontaktoj en la regiono de la Balta Maro en la frua mezepoko”. Se vi interesiĝas, vi povas legi ĝin en nia fejsbuka paĝo Esperanto Sopot.

Sed la ĉefa programero estis surscenigo de la poemo Peruno de Julian Tuwim. (Peruno estas tondrodio de la praslavoj; iom simila al la litova Perkūnas kaj la latva Pērkons.) La poemo estis tradukita al Esperanto dum vintraj klubaj kunvenoj kaj adaptita por surscenigo de Andrzej Bach – nia ĉefa reĝisoro. La roloj estis disdonitaj inter la membroj de nia Esperanto-klubo Torento. La partoprenantoj devis decidi, ĉu ili volas esti en grupo de paganoj aŭ baptistoj. Ĉiuj volis esti paganoj! Ĉio estas filmita. Premiero de la filmo okazos en oktobro en nia klubejo kaj poste en jutubo.

La 13an de septembro estis la 126a naskiĝdatreveno de Julian Tuwim, kaj ĉi tiu evento estas dediĉita al poeto, kiu junaĝe interesiĝis pri Esperanto.

La tradicia parado ĉi-jare estis nuligita pro la pandemio. Anstataŭe ni iris al la fonto de la rivereto Svelina kaj poste al ĝia elfluo en la Gdanskan Golfon.

Ni jam invitas al nia venontjara renkontiĝo.

Jadwiga Greger

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №3 (305).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/10/

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi