Rufa: Novelo de Laure Patas d’Illiers

Laure Patas d’IlliersPrae.

Suno lumigas per vertikalaj radioj longan verdan valon, kuŝantan inter du klifoj je malhela ruĝo.

Subite, en la norda ekstremaĵo de la valo, bastonoj brue frapadas bastonojn kaj hurloj eĥas. La bruo alarmas la gregon en la valo. Ili nazbruas, skuas la orelojn, flaras la sudan venton. Ĉiu ekmoviĝas, malrapide, hazarde. La bruoj pli kaj pli fortiĝas. La bestoj sin proksimigas, sin turnas dorse al la bruo, mallevas la kapojn, kaŝas siajn orelojn. La granda stalono stride henas kaj ekgalopas suden, tuj sekvata de ĉiuj aliaj ĉevaloj. Hufoj obtuze martelas la teron. La ĉevalinoj puŝas siajn idojn per la muzelo. La ĉevalaro atingas la finon de la valo. Abrupte, la movanta fluo disiĝas en du partoj, ĉar profunda kavo ekmalfermiĝas en la grundo. Du ĉevaloj falas enen, kun bruego de frakasitaj branĉoj kaj akutaj blekoj. Ne haltante, la aliaj skuas la kapojn, ruladas la okulojn, blovas per la nazegoj. Ili denove kuniĝas en homogena grego, plirapidigas la galopon kaj malaperas el la valo.

Kvar siluetoj aperas sur la norda kresto. La grupo malsupreniras kaj paŝas laŭlonge de la valo. Du knaboj kaj du knabinoj, plimalpli dekkvin jaraĝaj. Iliaj nudaj piedoj senbrue surpaŝas la herbojn de la valo. Iliaj nigraj okuloj senĉese kontrolas la ĉirkaŭaĵojn. Ĉiu tenas, preta por ĵeti, lignan stangon kun ŝtona pinto.

Kelkaj paŝoj antaŭ la kavo, ili direktas siajn pikstangojn al ĝi kaj viciĝas ĉe la rando. La intensa sunlumo briligas la karbonigrajn hararojn kaj la okrokoloran haŭton de la nudaj korpoj. Ĉiu duonfermas la okulojn ŝirmitajn per la mano kaj rigardas la subteran mallumon. La fosaĵo profundas je staturo de homo, ĝiaj teraj parietoj estas vertikalaj kaj glataj. Funde, du ĉevaloj brue baraktas en la disrompitaj branĉoj. La falo rompis krurojn, ili ne kapablas stariĝi.

Knabino eligas akutan krion kaj kliniĝas, montrante per la mano ekstremaĵon de la kavo. Tie, for de la ĉevaloj, alia besto kaŝkaŭras kontraŭ la parieto. La grupo interŝanĝas kelkajn parolojn. Okazas, ke neatenditaj bestoj falas en la fosaĵojn de la klano. Lupoj, vulpoj, kaj similaj.

La grupo observas la beston en la kaptilo. Nekonata specio. Neniu felo. Sur la kapo, densa krinaro je la koloro de vulpo. Tamen tiu besto similas nek al lupo, nek al vulpo. Ĝi iom aspektas kiel homo. Senkolora homo, ĉar ĝia haŭto tiel helas kiel polmo. Unu el ĝiaj kruroj rompiĝis pro la falo kaj kuŝas tordita.

RufaĈiu scias, ke kaptita besto danĝeras. Tial, antaŭ ol malsupreniri en fosaĵon, nepras de malproksime mortigi ĉion, kio pluvivas. Unu post la alia, knabo kaj knabino celumas ĉevalon kaj finmortigas ĝin. Sube regas silento. Knabino levas sian pikstangon direkte al la nekonata besto. Tuj, knabo elgorĝe krias, surmetas sian manon sur ŝian kaj malaltigas la pinton de ŝia armilo. La knabo sidiĝas sur la randon kaj kliniĝas al la mistera estaĵo. Temas pri femalo; du palaj mamoj klare konturiĝas. La knabo lasas sian stangon kaj suben saltas en la kavaĵon. Li proksimiĝas al la ino kaj kaŭriĝas kontraŭ ŝi. La ina estaĵo levas sian kapon kaj rigardas lin. Profunde kaŝitaj sub ununura brovo, tiel vila kaj rufa kiel vulpovosto, malfermiĝas helegaj okuloj. La knabo ridetas al la nekonatino. Li etendas sian malfermitan manon al ŝi kaj prononcas kelkajn vortojn per malforta voĉo. Ŝi reciproke ridetas al li. Super la rideto, ŝia granda nazo estas kovrita per etaj rufaj makuloj. Lian brunan mincan manon ŝi tute kovras per sia fortika mano. La palhaŭta virino siavice prononcas sinsekvon de kurtaj disaj silaboj.

Noktas. Bela somera nokto, hela kaj milda. La blanka disko de la luno brilas en sennuba ĉielo. Ĝia lumo desegnas sur la stepo la siluetojn de la ledaj tendoj. Fore aŭdiĝas hurladoj de luparo, allogata per la odoro de la manĝaĵo.

La pala knabino kaj la knabo sidas flankon ĉe flanko, meze de la aliaj. La tuta klano de la homoj sidas ĉirkaŭ la fajro, en la odoro de rostita ĉevaloviando. Plenas ĉiuj ventroj. El sia parto de la hodiaŭa ĉasado, la knabo donis al sia najbarino grandan viandopecon. Rapide ŝi finglutis ĝin. Nun ŝi lekas la viandosukon, kiu fluetis sur ŝiaj blankaj brakoj.

La knabo kuŝigas la rompitan kruron de la knabino, tiel ke ĝi denove rektu. Laŭlonge li ligas longan ĉevaloston per ĉevaltendeno. Ŝi rigardas lin flegi ŝian kruron. Ambaŭ kune ridas.

Maljuna virino rigardadas ilin de fore. Delonge ŝi estras la klanon. Ĉi-vespere, ŝi anoncis, la klano decidos pri la fremda besto: ĉu anigi ŝin en la klanon, ĉu manĝi ĝin.

Tempaltempe, iu alproksimiĝas al la stranga ina besto, longe rigardas kaj flaras ŝin, kaj revenas al sia sidloko.

Oldulo gurde murmuras kaj memoras. Antaŭ multaj lunoj, li estis vidanta tiajn estaĵojn, sur la fora rando de la granda rivero.

La maljunulino plusidas, suĉante oston per sia buŝo kie mankas multaj dentoj, rigardante la blankhaŭtulinon fikse, de malproksime. Fojfoje ŝi elkraŝas surteren pecon de osto.

Tempo pasas. Pli obskura iĝas la nokto. Ĉirkaŭe, la knabo vidas nur kruelajn vizaĝojn. Li pli kaj pli timas la decidon de la klano. Liaj dentoj grincas en liaj premataj makzeloj. Li tremetas. La knabino ne komprenas, sed ŝi sentas lian timon. Ŝi apogas sin kontraŭ li. Per la pinto de sia nazo, ŝi karesas lian kolon kaj lian nukon.

Rufa

Subite infano ekkrias, montrante la ĉielon. La luno perdis sian brilegan blankecon! Ĉiuj okuloj rigardas alten kaj pligrandiĝas; ĉiu buŝo malfermiĝas pro krio. Malhela kaj sombra, la luno aspektas ruĝeca, je la koloro de velka folio, de sekigita sango. Ĉu la luno sangas pro mortiga vundo? Ĉu la luno falos surteren kiel falas la aŭtunaj folioj? Ĉu ankaŭ la suno mortos kaj por ĉiam malaperos? Teruro premas la korojn. Ĉiuj ekĝemas kiel perditaj infanoj.

Ne la knabo. Li bruske stariĝas. Rekte staranta sur firmaj, iom disaj kruroj, li mane montras sian amatinon kaj laŭte proklamas: “La luno sendas al ni signon! La luno amas ŝin!”

La klano eksilentas. La rigardoj iras de la rufa luno meze de la nigra ĉielo, al la rufa kapo, kiu briletas en la lumo de la fajro. Infaneto alproksimiĝas kaj tuŝas la riĉan oran hararon. Ĝi ridas.

La rigardoj de la klananoj direktiĝas al la maljunulino, pli kaj pli insiste. Ŝi stariĝas, lamas ĝis la knabino kaj kaŭriĝas kontraŭ ŝi. En la falta vizaĝo, du akraj nigraj okuloj longe fiksiĝas sur du palaj okuloj. Finfine la maljunulino kraŝas surteren kaj surmetas sian manon sur la juna kapo. “Lunido, vi ĉasos kun la klano”.

Kvieto revenas.

En la varmeta somera nokto, la klano de la homoj observas la lunon lante remeti sian brilan blankan robon. Ĉiuj rigardoj direktas sin al la ĉielo, krom la nigraj okuloj de la knabo kaj la helaj okuloj de la knabino, kiuj nur sin mem kontemplas.

Noto

La sciencistoj, post la studado de DNA, asertas, ke ĉiuj nunaj homoj (krom la nigraj afrikanoj) devenas ne nur de homo sapiens, sed ankaŭ etparte de neandertala homo. Tio signifas, ke dum pratempo, sapiensaj kaj neandertulaj homoj renkontiĝis kaj intermiksiĝis.

Ĉi tiu novelo aperis en la julia numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Oni povas represi ĝin papere aŭ elektronike nur kun permeso de la aŭtorino.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №2 (304).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/09/patas

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Beletro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi