Oskaro – ne plu tiom blanka?

OskaroEn 2020 la usona filmakademio kuraĝe decidis, ke ricevinto de Oskaro por la plej bona filmo de la jaro estu la korea filmo Parazito (legu pli en La Ondo, 2020, №303). La usona prezidento ne estis kontenta pri ĉi tiu decido kaj demandis antaŭ sia kriĉanta kaj samkompetenta anaro “Kio, diable, okazis?” kaj aldonis, ke io kiel Forigita de la vento (Gone with the Wind) estus inda kandidato en ĉi tiu kategorio.

Historio foje estas acide ironia, ĉar la ofertanto de la elsendofluoj HBO kelkajn monatojn poste, sendepende de la idiota prezidenta rimarko, portempe eliminis ĝuste la fimon Forigita de la vento el sia katalogo pro rasaj kliŝoj kaj mensoga prezento de historio. Kiam la 25an de majo blanka policano kvazaŭ en rekta elsendo forprenis la vivon de la nigra etkrimulo George Floyd, la movado “Nigraj Vivoj Gravas” ne nur en Usono, sed ankaŭ en multaj aliaj landoj ekprotestis manifestacie kontraŭ evidentan kaj kaŝitan rasismon kaj ŝanĝis la tagordon. Ankaŭ Holivudo demandis sin, kiel ĝi multobligas rasajn kliŝojn kaj tial revenis la debato pri tiu klasikaĵo.

Feliĉaj sklavoj

Forigita de la vento de 1939 estas kompreneble infano de sia tempo, kiam politike absolute ne korektaj konceptoj pri aliaj homoj abundis. Senprobleme eblas trovi kruelajn amerikajn indiĝenojn aŭ malicajn ĉinojn. Ajna fremda akĉento, ĉu rusa, ĉu araba indikas krimemulojn. Foje ili estas ridindaj aŭ infanecaj, mallonge: homoj, kiuj ankoraŭ ne atingis la pinton de civilizacio (Holivudo intertempe tamen promociis ĉinojn, ĉar ili nun financas la produktaĵojn.)

En tiu senco la fono de Forigita per la vento estas laŭ la normo de sia tempo. Spite al sia propaganda mesaĝo ĝi estas elstara filmo kaj eĉ mejloŝtono en la historio de la kino.

Ĝia fono estas la usona intercivitana milito. Ni vidas la historion el la vidpunkto de juna ne speciale matura virino el la Sudo. Scarlett O’Hara dum preskaŭ kvar horoj, kiujn tiu filmo daŭras, neniam vere komprenas, kial la Nordo militas kontraŭ la Sudo. Laŭ ŝia kompreno la Nordo simple intencas detrui la vivmanieron de la Sudo. La sklaveco ne estas tro malbona, ĉar la nigruloj ja ne povas zorgi pri si mem. Abomenaĵoj ankaŭ ne ekzistas, male la sklavoj estas ege kontentaj. Jen estas Prissy (angle: ĝenema) aŭ Pork (angle: porkaĵo), kaj kompreneble la plumpa infanvartistino Mammy – entute karikaturoj. La filmo bagateligas la sklavecon. La aktorino de Mammy faris tiom grandan impreson, ke ŝi ricevis Oskaron pro sia laboro.

Gone with the Wind

Butterfly McQueen ludis la rolon de la sklavino Prissy. “Kiam Butterfly McQueen aperis, mi emis rampi sub la tapiŝon”. (Malcolm X)

Laŭda escepto

Tamen eĉ la 1930aj jaroj montris, ke alternativoj eblas. En Imito de la vivo (Imitation of Life, 1934) ni trovas du virinojn, blankan kaj nigran, kiuj spite al ĉio venkas ĉiujn obstaklojn. Ili fariĝas komerce sukcesaj. Ambaŭ estas egalrajtaj. Ĉiutaga rasismo ekzistas en la mondo (uzo de kliŝo estas parto de ilia sukceso), sed ne inter ili. Imito de vivo venis antaŭ sia tempo, kiel vizio de estonteco, kiu ankoraŭ ne alvenis.

Imitation of Life

Ho, kiom diversa!

Holivudo en la 21a jarcento komprenas sin kiel diverseman kaj inkludantan minoritaton. Foje Holivudo sentas la bezonon elmontri tion. Tio estas la ununura kialo por elekti Verdan Libron (Green Book, 2018) kiel la plej bonan filmon de la jaro. Kritikaj recenzantoj metis ĝin en la fimkategorion “Blanka savanto”. En tiuj filmoj iu blankulo helpas alirasanon en embarasa kaj danĝera situacio.

Verda Libro estis inspirata de realaj eventoj. En 1962 la estonta italdevena aktoro, sed tiam apudmafia pordisto Tony Lip laboris kelkajn monatojn kiel ŝoforo por la nigra sukcesplena pianisto Don Shirley. Tiu estas edukita, sed ankaŭ izolita (“tro nigra por esti kalkulita inter blankuloj”). Lip aliflanke estas needukita rasisto. Dum li ŝoforas li ankaŭ “edukas” sian labordonanton (“Little Richard kaj Aretha Franklin estas de via popolo”). Ili iom post iom amikiĝas, sed ne estas kredebla la prezento, kial Lip transformiĝas kaj fariĝas kamaraĉjo de Don Shirley. La simpla mesaĝo estas: muziko ja povas solvi ĉiujn problemojn. Finfine ĝi inundas en sentimentoj dum kristnaska festo. La scenaro estas plata, sed la du ĉefaktoroj Mahershala Ali kaj Viggo Mortensen savis la filmon.

Green Book

Mahershala Ali kaj Viggo Mortensen savis la platan scenarion.

Paŝoj al plena diverseco

Por respondi al postuloj, ke Holivudo prezentu la socion pli amplekse, la Akademio eldonis novajn kriteriojn por la plej bona fimo de la jaro. La novaj gvidlinioj estis parte bonvenigitaj, parte akre malakceptitaj kiel troa “politika korekteco”. Jen kion diris la aktorino Kirstie Alley “La novaj reguloj por kvalifikiĝi kiel ‘plej bona filmo’ estas diktaturecaj … kontraŭartistaj… Holivudo vi tiom svingas maldesktren, ke vi saltas en vian propran pugon”.

Ĉu vere venis la fino de la libera esprimado? Ĉu Holivudo fariĝos pli bunta?

Jen kiel la Akademio komprenas diversecon. Estas kvar kategorioj kaj plenumo de nur unu kriterio el du kategorioj jam sufiĉas por esti diversema.

(1) Almenaŭ unu ĉefaktoro venu de subreprezentita rasa aŭ etna grupo. La intrigo devas temi pri virinoj, seksa, rasa aŭ etna malplimulto aŭ handikapitoj. Almenaŭ 30% de la aktoroj estu de almenaŭ du el tiuj subreprezentitaj grupoj.

(2) Almenaŭ du fakestroj (reĝisoro, kinisto, komponisto kaj simila) estu de la menciitaj minoritatoj. Almenaŭ ses aliaj anoj de la teamo estu de tiuj subreprezentitaj minoritatoj. Almenaŭ 30% de aliaj teamanoj venu de tiuj grupoj.

(3) La distribuanto aŭ financanto havu almenaŭ du asistantojn de tiuj subreprezentitaj grupoj. La produktanta, distribuanta aŭ financanta kompanio devas oferti laboron al tiuj grupoj.

(4) Unu responsulo por surmerkatigo, reklamo aŭ distribuo estu de unu el tiuj grupoj.

BlacKkKlansmanJen ĉio. Senprobleme ĉiuj premiitaj filmoj de la lastaj jaroj plenumas tiujn minimumajn normojn. Eĉ filmoj, en kiuj blankuloj militas unu kontraŭ la alia (kiel 1917), daŭre estas nomumeblaj sen eventuala aldono de geja aziano al la intrigo. La gvidlinioj estas bone intencitaj kaj ampleksaj, sed ne necese ŝanĝas ion.

Ankaŭ kun la novaj gvidlinioj Verda Libro estus daŭre elektebla kiel la plej elstara filmo de la jaro. Tamen en 2019 la akademianoj povintus doni la laŭron al pli inda alternativa kandidato, nome Nigra kukluksklanano (BlacKkKlansman) de Spike Lee. Ankaŭ tiu filmo baziĝas sur historia okazintaĵo, sed ĝi sukcese montras, kiom daŭre aktuala estas ankaŭ nun la temo de la ekstremdekstruloj kaj rasismo. La akademianoj maltrafis la ŝancon. Tio ankaŭ montras, ke kvotoj ne ŝanĝas la pensmanierojn.

Wolfgang Kirschstein

Legu ankaŭ:
Wolfgang Kirschstein: Oskaro kaj la mondo

Ĉi tiu artikolo aperis en la aŭtuna numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №3 (305).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/10/oskaro-2

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi