300 tagoj da konstanta informado

300La informo pri la prokrasto de la konkurso “Poezio el ĉiuj ĉieloj” aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto hodiaŭ, la 26an de oktobro 2020. La 26a de oktobro estas la 300a tago de la nuna superjaro, kaj tio signifas, ke ekde la 1a de januaro en nia novaĵretejo dum tricent tagoj aperas almenaŭ unu nova teksto.

la jubilea nombro estas bona preteksto por garantii pluvivadon de la ĉiutaga Esperanta novaĵretejo, danke al kiu oni povas esti bone informata pri ĉefaj Esperanto-novaĵoj sen ĉiutage traserĉi plurajn retejojn kaj sociajn retojn.

Se al vi plaĉas nia novaĵretejo, kiu estas financata nur per donacoj kaj abonoj al la ĉiusezona almanako La Ondo de Esperanto, fariĝu nia abonanto, amiko aŭ patrono. Legu pli en la rubriko “Donacoj” https://sezonoj.ru/donacoj/.

La red.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/10/ondo-69

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi