La aŭtuna Ondo, bunta kaj rekorde ampleksa

OndoKomence de oktobro aperis la aŭtuna (laŭ la nord-hemisfera vidpunkto) eldono de la ĉiusezona almanako La Ondo de Esperanto (№305), legebla laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”. Ĝi estas rekorde ampleksa – sur ĝiaj 123 paĝoj estas sesdeko da diverstemaj tekstoj kaj multaj bildoj.

La sekcio “Temo” estas denove dediĉita al la tutmonda koronvirusa pandemio, traktata en artikoloj de Sonja Zaretskaia pri la reta platformo “Retevent”, kreita de E@I por virtualaj kongresoj, kaj de Amri Wandel pri la esperantumado dum la pandemia epoko. Sekvas la sekcio “Intervjuo”, en kiu al demandoj de la vicredaktoro de La Ondo Paweł Fischer-Kotowski respondas Osmo Buller, kiu ĉi-aŭtune festos sian sepdekjariĝon.

Artikoloj pri la someraj virtualaj renkontiĝoj (VK, IJK, SES k. a.), ebligitaj danke al la laboro de aktivuloj de E@I sub la gvido de Peter Baláž, estas publikigitaj komence de la 30-paĝa primovada sekcio “Eventoj”, en kiu legeblas raportoj ankaŭ pri realaj esperantistaj renkontiĝoj kaj kursoj, okazintaj en Francio, Germanio, Litovio, Pollando, Ruslando, Svislando kaj Ĉinio, inkluzive de artikoloj pri la agado de niaj kulturcentroj en Ĉaŭdefono kaj Grezijono kaj en la Esperanto-urbo Herzberg. “Eventoj” entenas ankaŭ aliajn movadajn novaĵojn kaj – bedaŭrunde, neeviteblajn en ĉiu sezono – nekrologojn pri forpasintaj samideanoj, ĉi-foje pri Tacuo Huĝimoto (s-ro Fenestro), Davor Klobučar, Bob Verhuizen, Zlatko Tišljar kaj Eugène de Zilah. Ni funebras kaj kondolencas…

En la aŭtuna sekcio “Tribuno” elstaras du interesaj artikoloj: de Amri Wandel “Israelo: la plej infektita lando tutmonde, sed ankaŭ la plej resaniĝa” kaj de Stanislav Belov pri malegaleco en la nuna mondo.

La tradicia listo de Esperantaj jubileoj kaj memordatoj, kiun dum pluraj jaroj ĉiumonate kompilas Aleksander Korĵenkov, kaj artikolo de Povilas Jegorovas pri la festado de la 160a naskiĝdatreveno de la Esperanto-pioniro Aleksandras Dambrauskas konsistigas la sekcion “Tribuno”.

Same kiel printempe kaj somere, ankaŭ aŭtune la plej granda (pli ol 50-paĝa) sekcio estas “Kulturo”. Ĝi enhavas originalajn novelojn de Ewa Grochowska, Sten Johansson kaj Paulo Sérgio Viana, poemon de Nicola Ruggiero, kaj la plej ampleksan oktobran tekston – la komencon de la romano “La majstro kaj Margarita” de Miĥail Bulgakov, tradukitan kaj komentitan de Sergio Pokrovskij. Ĉi tiu romanfragmento, kies tradukon Pokrovskij reviziis, aperas kiel la kvina ero en la ciklo, prezentanta en La Ondo (la) plej gravajn rusajn romanojn de la 20a jarcento. En la kultursekcio estas ankaŭ komentario de Wolfgang Kirschstein pri la nova regularo pri kandidatigo de filmoj por “Oscar”, kiu ekvalidos en 2024, kaj plurajn artikol(et)ojn kaj recenzojn pri novaj verkoj muzikaj kaj literaturaj, inkluzive de la ĵusaj reeldonoj de PIV kaj PMEG.

Ni memorigas, ke ekde januaro 2020 La Ondo de Esperanto aperas dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa trimonata almanako en kiu estas publikigataj la plej gravaj tekstoj el nia retejo kaj ankaŭ artikoloj, eseoj kaj beletraĵoj, verkitaj speciale por la almanako, kiu konservis la gloran nomon La Ondo de Esperanto.

Malkiel la retejo, kiu estas libere legebla de ĉiu deziranto, la almanakon ricevas nur tiuj, kiuj abonis ĝin. Estas tri abonkategorioj:

1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj

La nomoj de ĉiuj amikoj kaj patronoj aperas en la rubriko “Donacoj” de nia novaĵretejo (krom tiuj, kiuj preferas resti anonimaj).

Pri la pagomanieroj legu ĉi tie: http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.

La vintra eldono de La Ondo de Esperanto (№306) aperos antaŭ Kristnasko. Sekvos literatura suplemento en januaro.

Enhavtabelo de la aŭtuna Ondo

1 Kovropaĝa bildo (“La Somera Ĝardeno en aŭtuno” de Isaak Brodskij)
2 Bazaj informoj pri La Ondo de Esperanto
3 En ĉi tiu numero

5 Temo
6 Sonja Zaretskaia. Retevent kunigas la homojn
7 Amri Wandel. Esperantumi kun la koronviruso

12 Intervjuo
13 Paweł Fischer-Kotowski. Osmo Buller: Mi ne bezonas penti: Intervjuo kun Osmo Buller

17 Eventoj
18 Rafael Henrique Zerbetto. Virtuala Kongreso: pli bona ol atendite!
20 Albert Stalin Garrido, Charlotte Scherping Larsson, Snehaja Venkatesh, Antonia Montaro. La unua reta IJK – tutmonda ponto virtuala kaj junulara
23 Daria Slonova. Reta SES 2020 – rekorda, alia, defia
24 Mireille Grosjean. Sukcesa VEKIĝo de ILEI
25 Przemysław Wierzbowski. SAT kongresis virtuale
25 Albert Stalin Garrido. Filipinaj junuloj strebas por nova FEJ
27 Ilona Koutny, Ida Stria, Michael Farris. Rekorda Interlingvistika Simpozio
28 Universitataj kursoj de Esperanto
29 Petro Zilvar, Zsófia Kóródy. La Esperanto-urbo daŭre aktivas. Virtuale kaj reale
31 Paweł Fischer-Kotowski. En kastelo kun maskoj
32 Povilas Jegorovas. La ĵurnalista seminario okazis malgraŭ la pandemio
33 Povilas Jegorovas. La Zamenhofa ekspozicio plu migras tra Litovio
34 Gong Xiaofeng (Arko). Esperanto-kurso ĉe la universitato de Nanchang
35 La KCE-Komitato kunvenis pri 2021
36 Survoje al “svisa skolo” de tradukarto
37 Irina Gonĉarova. Ĝuo instrui Esperanton al infanoj
39 Jadwiga Greger. Paganoj ĉe la Balta Maro
40 Humphrey Tonkin: Honora Prezidanto de UEA
41 Premio Grabowski 2020 al Bertilo Wennergren
42 14 diplomitoj pri elstara agado
43 Belfasto: Lumo de Espero
43 La malnova Centra Oficejo ne plu ekzistas…
43 Mireille Grosjean. Francio: Informoj por 55 mil lernejoj
44 Claude Nourmont. Paralelaj studsesioj en Kvinpetalo
44 Alois Eder. Gaja kaj aktiva Esperanto-semajnfino en Rottweil
45 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Pajo por ĉiam forlasis nin
46 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Eugène de Zilah forpasis
46 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Ni funebras kaj kondolencas
47 Koncize (11 informoj)

48 Tribuno
49 Amri Wandel. Israelo: la plej infektita lando tutmonde, sed ankaŭ la plej resaniĝa
55 Stanislav Belov. Lukto por egaleco, aŭ Bombonoj kaj mono
62 Deklaracio de la 93-a Kongreso de SAT
63 Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Paco
63 Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Ne-perforto
64 Ines Kahin. Volontuli en Bjalistoko

65 Arkivo
66 Aleksander Korĵenkov. Jubileoj kaj memordatoj en oktobro 2020
68 Povilas Jegorovas. Jubileo de Aleksandras Dambrauskas

69 Kulturo
70 Miĥail Bulgakov. La majstro kaj Margarita: Romanfragmento (Tradukis Sergio Pokrovskij)
94 Ewa Grochowska. Patrina letero
97 Bertilo Wennergren. La nova eldono de PIV
98 Sten Johansson. Vojaĝo kun Hans Glas
104 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Literaturaj programeroj de Radio Esperanto
105 Paulo Sérgio Viana. Du nomoj
106 Nicola Ruggiero. Parludo
108 Wolfgang Kirschstein. Oskaro – ne plu tiom blanka?
111 Olga Niesterowicz. Albumo profesie registrita, iom retrostila, tamen tro monotona (Recenzo: TIM. Vaganto)
112 Halina Gorecka. Beletra Almanako, 2020, №37
113 Kazohinio aperos en la franca lingvo
114 Literatura Foiro, 2020, №306, 307
115 Ankie & Nanne. Sen Timo: Kant-video kaj manifesto de Kajto+
116 Sonja Zaretskaia. PMEG 2020 devas ne manki en via libroŝranko
117 Przemysław Wierzbowski. Baladina de Juliusz Słowacki en Esperanto
118 Unesko eldonis unuan libron en Esperanto
119 Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2020
120 Interkultura Novelo-Konkurso
121 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. 250 tagoj da ĉiutaga informado en nia retejo

122 Reklamo

La red.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/10/ondo-68

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi