Nova albumo de La Perdita Generacio

LPGLa 10an de oktobro 2020 Vinilkosmo lanĉis la “vivan” bitalbumon Ĉiuj ni amegas Usonon de la grupo La Perdita Generacio (LPG). Ĉi tiu albumo, kun entute 13 kantoj, estis registrita dum la koncerto de LPG en la Nord-Amerika Esperanto-Kongreso en Seatlo (Usono) en 2018. Ĝi estas la unua viva albumo eldonita ĉe Vinilkosmo.

La bitalbumo estis realigita danke al la kunporduktado de Esperanto-USA, LPG kaj Vinilkosmo. La preparado estis longaj kaj komplikita, sed finfine ĉio finfine sukcesis, kaj nun eblas ĝui la vivan kaj mojosan etoson de tiu memorinda koncerto, kiu enskribiĝos inter la “porĉiamaj” verkoj de la Esperanta muzika kulturo.

Konatiĝu pli detale kun la viva albumo Ĉiuj ni amegas Usonon en la blogo de Vinilkosmo.

Aŭskulti fragmentojn kaj mendu la novan bitalbumon de LPG ĉe:
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/la-perdita-generacio-117/5-%C4%89iuj-ni-amegas-usonon.html

Floréal Martorell

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/10/muziko-7

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi