Timo solidari

MoerbeekMultaj bonvoluloj apogas iu(j)n nehavanto(j)n per monsubteno eble vivsava. Leviĝas tamen duboj, kiam iu malkovras ke nia adoptito havas 14 vicpatrinojn: tiel okazis al mia edzino Nora. Mi konsolis ŝin, ke per ŝia “granda” (t. e. relative granda) monhelpo la orfo ne povus aliĝi al kongreso. Sed indignis – vere ĝismorte – apudaurbano eksciante ke lia favorato post plurmilaj bankĝiroj forkabeis. Kompreneble, oni daŭrigu siajn fidindajn kontaktojn: longa sperto validu!

Sed garantii estas malfacile, ĉu do prefere ni legu raportojn pri ĉies aktiveco? Tiel evidentiĝas ĉu la helpaĵo fruktas pro novigitaj espero, energio, entuziasmo.

Suferas ankaŭ la Libroservo: pro retkaptiĝo, retlegado, sendokostoj (jam 15%!), aĝiĝo de okuloj… Sed anstataŭ mem legi ja eblas ankaŭ libre subteni bezonantojn aliloke en la mondo. Biblioteka Apogo Bachrich ja subtenis 21 bibliotekojn kaj asociojn en 12 landoj, diras la Estrara Raporto pri 2019. Gratulon! Sed kion pri aktivaj individuaj instruantoj kaj neapogitaj kluboj?

Eblus ja al multaj el ni komuninterese oferi obolon al ia “Librodonaca Kaso” (aŭ eble vi scias pli belan titolon). Do, ĉu ni risku per niaj komunikiloj alvoki bezonantojn informi pri sia librodeziro? Tamen kiel eviti ke iu ajn bezonanto spilu 14 vicpatrinojn?

Jen laboro por nova juĝ-komisiono por senpartia disponigo de taŭgaj libroj el la Libroservo. Tra tiu funelo alfluu libromendoj, abundu sendoj, kaj sekvu utiligo por aktivulo aŭ agema klubo bezonanta nian solidaraĵon.

Kaj kompreneble mi ne grumblus, se sama sistemo helpos malsatantajn viktimojn de prokoronvirusa senhaveco (iu jam prezentis sian kazon). Sed tion peru la Fondaĵo “Espero” mildiganta la sorton de viktimoj: nu, la pandemio estas – multloke – katastrofo. UEA ne pereu, sed peru kaj prosperu!

Rob Moerbeek

Ĉi tiu artikolo estis afiŝita en la Yahoo-grupo komitato-de-uea la 29an de oktobro 2020.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi