La Zamenhofa ekspozicio plu migras tra Litovio

ekspozicio Ekde aŭgusto 2017 ekspozicio pri la vivo kaj agado de Ludoviko Zamenhof, preparita de Pola insituto en Vilno kunlabore kun Litova Esperanto-Asocio (LEA) okaze de la centa mortodato de Zamenhof, jam sukcesis esti ekspoziciita en 22 lokoj de Litovio. Ĝi konsistas el 22 grandformataj standoj kaj detale prezentas la vivon kaj agadon de Zamenhof kaj Esperanton. Kvar standoj estas dediĉitaj al Esperanto en Litovio.

Ĉi-jare la ekspozicio estis aranĝita en la kulturcentro de Trakai, en la publika biblioteko de Kaišiadorys, en la publika biblioteko de Jurbarkas, en la publika biblioteko de Tauragė kaj en la publika biblioteko de Šilalė. En oktobro ĝi ekfunkciis en la kulturcentro de Šakiai. Ekde la 10a de novembro ĝi estos eksponata en la Kulturcentro de Marijampolė.

Pro la pandemio dum tri monatoj la ekspoziciado ne povis okazi.

La ekspozicion en ĉiu urbo kaj distrikto akompanas ampleksaj artikoloj pri Zamenhof, pri Esperanto, pri la agado de LEA, pri famaj homoj kaj Esperanto k. s. en lokaj ĵurnaloj, en urbaj/distriktaj retejoj kaj en la retejoj de tiuj instancoj, kie okazas la ekspozicio. Danke al tio pri Esperanto ekscias vasta loka publiko, ne nur la vizitantoj de la ekspozicio.

Laŭplane la ekspozicio devas esti montrita en ĉiuj grandaj urboj de Litovio, inkluzive de ĉiuj distriktaj centroj, entute en pli ol 60 lokoj. Tio daŭros pli ol kvin jarojn.

Povilas Jegorovas

Ĉi tiu artikolo aperis en la aŭtuna numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №3 (305).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/10/litovio-42

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi