Povilas Jegorovas ricevis parlamentan medalon

Jegorovas

La Ondo jam informis, ke la prezidanto de Litova Esperanto-Asocio Povilas Jegorovas la 27an de marto 2020 devis ricevi la memormedalon “Tarnaukite Lietuvai” (Servu al Litovio) de Gabrielė Petkevičaitė-Bitė, kiun la Litovia parlamento (Sejmo) atribuis al li pro la multjara efika laboro en Esperanto-movado. Sed pro la pandemiaj kvarantenaj limigoj la solena ceremonio estis prokrastita kaj okazis la 5an de oktobro en la gimnazio Juozas Balčikonis de Panevėžys. Pro la ankoraŭ nefiniĝinta koronvirusa pandemio la ceremonio estis pli modesta ol kutime, kaj la kvanto da partoprenantoj estis limigita al cent personoj.

Komence la partoprenantoj vizitis la tombon de Gabrielė Petkevičaitė-Bitė en la urba tombejo de Panevėžys. La solenan ceremonion gvidis aktoro de drama tetaro de Panevėžys Albinas Keleris. Unue li prezentis ĉiujn 16 personojn, al kiuj estis atribuita la medalo, kaj listigis iliajn meritojn. Sekvis salutparoladoj de la prezidanto de Litovia parlamento prof. Viktoras Pranckietis, la urbestro de Panevėžys Rytis Mykolas Račkauskas, kaj prezidanto de la parlamenta komisiono kiu decidas pri la laŭreatoj de la medalo, verkisto Stasys Kašauskas.

Post muzika paŭzo la prezidanto de la parlameto Viktoras Pranckietis kaj la urbestro Rytis Mykolas Račkauskas disdonis la medalojn.

Medalo

Post ĉiuj kvar enmanigoj sekvis muzikaj paŭzoj kaj spektaklaj epizodoj pri Petkevičaitė-Bitė, kiun rolis Eleonora Koriznaitė – aktorino de la dramteatro de Panevėžys. La ceremonio finiĝis per komuna fotosesio kaj akcepto de la urbestro.

Jegorovas

La ceremonion partoprenis la vicprezidantino de la Esperanto-klubo “Revo” de Panevėžys Danutė Kriščiūnienė kaj Povilas Šiaučiūnas – pro la pandemiaj limigoj ĉiun dekoriton rajtis akompani nur du personoj. La parlamenta retejo vaste informis pri la evento kaj prezentis la premiitojn, materialo pri la ceremonio aperis en multaj amaskomunikiloj.

En la parlamenta retejo: https://www.lrs.lt/sip/portal.show?p_r=35403&p_k=1&p_t=272744
Kelkaj fotoj: https://mallonge.net/7e
Novaĵprogramo: https://youtu.be/tximTq7JTuA

Fotoj de Gediminas Kartanas

Legu pli:
Parlamenta medalo por Povilas Jegorovas https://sezonoj.ru/2020/02/litovio-37/
Portu vian lumon kaj kredu: Povilas Jegorovas honorita https://sezonoj.ru/2017/12/litovio-25/
Ministro dankis al Povilas Jegorovas https://sezonoj.ru/2016/11/litovio-18/
Povilas Jegorovas honorita https://sezonoj.ru/2014/03/litovio-2/

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/10/litovio-41

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi