La ĵurnalista seminario okazis malgraŭ la pandemio

seminario
La 13a Seminario de esperantistoj-ĵurnalistoj en Litovio ankaŭ ĉi-jare kiel kutime devis okazi en majo. Tamen pro tiutempa pandemia kvaranteno en Litovio ĝi estis prokrastita, kaj ĝi tamen okazis la 19-20an de septembro en la tradicia bela apudlaga ripozejo de Aukštadvaris (distrikto de Trakai, proksime de Vilno). Per tio ĝi iĝis la sola reala, sed ne virtuala esperantista aranĝo dum la kongresa sezono ne nur en Baltio, sed en la tuta eksa Sovetunio.

La ĉefaj organizantoj de la seminario estis Esperanto-veterano, ĝenerala sekretario de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (TEĴA), prezidanto de Esperantista fako de Litovia ĵurnalista asocio Vytautas Šilas, kaj la eksprezidanto de TEĴA, prezidanto de Ŝtata komisiono pri la litova lingvo (kutime nomata “Litova lingva ministro”) Audrys Antanaitis.

Pro la ankoraŭ nefiniĝinta pandemio partoprenis malpli da homoj ol kutime, ĉirkaŭ 25 – ĉefe el Vilno kaj Kaŭno. Krom esperantistoj ĉeestis kelkaj ĵurnalistoj, kiuj interesiĝas pri Esperanto aŭ subtenas ĝin. La plej grava tiaspeca gasto estis la ĉefredaktorino de la novaĵretejo “Mano kraštas” (Mia lando) Genovaitė Paulikaitė, kun kiu Litova Esperanto-Asocio tre intense kaj efike kunlaboras. Dum la tuta jaro ni kune realigas intensan novan informan kaj instruan projekton pri Esperanto – en la speciala rubriko de ĉi tiu retejo aperis jam 102 (cent du!) artikoloj pri diversaj aspektoj de Esperanto, intervjuoj kun dekoj da Litoviaj esperantistoj kaj 32 retaj lecionoj de Esperanto preparitaj de Gražina Opulskienė kaj Aida Čižikaitė. Inter la partoprenantoj eblis vidi ankaŭ la eksterordinaran ambasadorinon de Litovio esperantistinon Nijolė Žambaitė. La seminario pasis dulingve – litove kaj Esperante.

La programo estis intensa kaj interesa, bone interplektitaj estis la labora kaj ripoza partoj. Post la malfermo, prezentiĝoj de la partoprenantoj kaj tagmanĝo ni aŭskultis interesan prelegon de Genovaitė Paulikaitė “Kiel krei retan novaĵportalon?” Post kafopaŭzo sekvis alloga prelego de Dalia Pileckienė “Kiel eduki gvidantojn?” La prezidanto de Litova Esperanto-Asocio Povilas Jegorovas skizis la aktualan staton de Esperanto en Litovio kaj rakontis pri proksima estonteco.

La esperantistan kvizon gvidis verkisto kaj ĵurnalisto, posedanto de la eldonejo Trys žvaigždutės Jeronimas Laucius kaj Vytautas Šilas. Inter la programeroj kaj vespere eblis sporti, uzi banejon, promeni per boato sur la lago, ripozi en la naturo,kaj post la fino de la laborprograno kanti ĉe lignofajro.

Dimanĉe post la matenmanĝo okazis aktiviga ludo en Esperanto, kiun gvidis Dalia Pileckienė kaj prelego-ludo de Jeronimas Laucius. Tagmeze la seminario estis fermita. Ĉiuj partoprenantoj restis kontentaj kaj unuanime opiniis, ke la tradicio daŭru kaj la seminario denove okazu en la sekva jaro.

Povilas Jegorovas

Foto: Gražvydas Jurgelevičius

Ĉi tiu artikolo aperis en la aŭtuna numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №3 (305).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/10/litovio-40

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi