Legorondo de TEJO

Legorondo de TEJO

Ĉu vi ŝatas legi librojn en Esperanto? La legorondo de TEJO estas neformala, senpaga grupo sub la interesgrupo pri Kulturo, kiu kunvenas ĉiun monaton por priparoli literaturon verkitan en la internacia lingvo. Ĝi celas tiujn, kiuj jam bone komprenas la lingvon kaj sentas sin aŭ flua aŭ preskaŭ flua, sendepende de ties nuna legemo.

Ĝi ekzistas por ke junaj esperantistoj tra la mondo povu legi subtenataj de aliaj sen la normalaj baroj de legado en nia lingvo: elektado, kosto, kaj manko de apogo/klarigoj. Ĉiun libron elektas la gvidanto el libroj senpage alireblaj rete. Oni legos ĉefe originalan literaturon, sed ankaŭ tradukojn gravajn al la historio kaj evoluo de Esperanto.

La grupon gvidos Hanso Becklin, komisiito pri Kulturo kaj konata instruisto de Esperanto.

Ĉu vi interesiĝas?

La legorondo estas malferma al membroj kaj patronoj de TEJO.
Se vi interesiĝas, plenigu la aliĝilon.

La legorondo de TEJO havas ankaŭ grupon en Telegramo.

Fonto: https://www.tejo.org/ru/legorondo/.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi