Literatura konkurso “Hristo Gorov – Hrima”

GorovEn 2020 Bulgara Esperanto-Asocio (BEA) la sepan fojon organizis la tradician internacian Esperantan literaturan konkurson “Hristo Gorov – Hrima”. La konkurso estas tradicia kaj en ĝi partoprenas Esperantaj aŭtoroj el diversaj landoj. Ĉi-jare en la konkurso partoprenis Esperantaj verkistoj el Brazilo, Francio, Irano, Kongo, Rusio, Litovio, Ĉeĥio, Turkio, Germanio, Rumanio, Italio, Britio, Tanzanio, Tajvano, Armenio, Pollando, Slovakio, Ukrainio, Nov Zelando, Bulgario. Ili sendis 17 rakontojn kaj 8 eseojn.

La organizanto de la konkurso estas Maja Gorova, vicprezidanto de BEA, filino de Hristo Gorov. La ĵurio: Georgi Mihalkov, Laure Patas d’Illiers, Venelin Mitev.

Premioj

1. Originala rakonto en Esperanto:
Unua premio: “Ke vi povu vivi en interesaj tempoj” de Massimo Acciai Baggiani (Italio )
Dua premio: “Opera kantisto” de Georgi Marinov Mihajlov (Bulgario)
Tria premio: “Ni ne frotu la vitron!” de William Graig (Nov-Zelando)

2. Originala eseo en Esperanto
Unua premio: “Ĉu la interna ideo de Esperanto ŝanĝiĝas dum la 21a jarcento” de Paulo S. Viana (Brazilo)
Dua premio: “En defendo de la naturo” de Stanisław Polanowski (Pollando)
Tria premio: “Esperanto kaj Naturo” de Tatjana Auderskaja (Ukrainio)

La gajnintoj ricevas valorajn premiojn.

La Internacia Esperanta Literatura Konkurso “Hristo Gorov – Hrima” elokvente montras, ke la originala Esperanto-literaturo estas tre grava por la Internacia Lingvo. La geesperantistoj el la tuta mondo ne nur ŝatas la literaturon, sed multaj el ili kreas valorajn Esperantajn verkojn.

Georgi Mihalkov
prezidanto de la ĵurio

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/10/konkurso-16

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Beletro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi