KAEST 2020: scienco kaj tekniko kiel rimedoj por efektivigi daŭripovan evoluon

KAEST

Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) estas serio de seminarioj kaj konferencoj pri scienc-teknika aplikado de Esperanto. Ĝi okazas ĉiun duan jaron ekde 1978. KAEST ne nur tre gravas por la Esperantaj sciencistoj, sed ĝi ankaŭ montras, kiom da fakuloj estas en nia movado kaj kiom da homoj interesiĝas pri scienco.

E@I planis okazigi KAEST 2020 en la slovakia urbo Modra, sed evidentiĝis, ke pro la pandemio tie ne eblos organizi ĉeestan konferencon. Pro tio la organizantoj decidis virtualigi ĝin kaj okazigi la unuan KAEST en la reto. Al la okazigo de KAEST helpis tri partneroj: UEA (la ĉefa partnero), SKEF kaj TEJO. La konferenco okazis kun la financa subteno de ESF.

La reta KEAST okazis ekde la 1a ĝis la 4a de oktobro 2020. Ĝin partoprenis rekorde multe da homoj – 211 personoj el 45 landoj. Por la konferenco E@I uzis sian platformon por virtualaj renkontiĝoj “Retevent”. Pere de ĝi jam okazis pluraj Esperantaj eventoj: la Virtuala Kongreso de UEA, Internacia Junulara Kongreso de TEJO, Somera Esperanto-Studado de E@I, Virtuala Esperanto-Konferenco de ILEI kaj la 5a Interlingvistika Simpozio de la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano.

Kio do okazis dum la unua reta KAEST? La ĉeftemo de KAEST 2020 estis “Scienco kaj tekniko kiel rimedoj por efektivigi daŭripovan evoluon”. Dum la kvar konferencaj tagoj estis prezentitaj 43 prelegoj – 19 ĉeftemaj kaj 24 alitemaj, okazis tri interagaj trejnadoj kaj 24 diskutrondoj pri diversaj fakoj kaj temoj. Okazis ankaŭ du sesioj de mallongaj 15-minutaj prelegetoj. Krom tio kadre de KAEST okazis AMO-seminario pri la temo “Konkretigo de daŭripovo”. Fine de la konferenco estis kultura programo, en kiu la partoprenantoj povis libere prezenti kanton, poemon aŭ montri alian sian talenton.

La platformo “Retevent” ebligas ne nur plene partopreni la programon, sed ĝi donas ankaŭ aliron al la pasintaj prelegoj, kiujn oni ne povis spekti realtempe. Tio gravas por la retaj eventoj, precipe por la partoprenantoj el aliaj horzonoj. La aliĝintoj al KAEST povas spekti ĉiujn prelegojn ĝis la fino de oktobro rekte en la platformo. Poste E@I planas alŝuti elektitajn registraĵojn al sia Youtube-kanalo. Post la ĉi-jara KAEST, kiel kutime, estos eldonita papera prelegkolekto – eblas mendi ĝin ĉe kaest@ikso.net, eĉ se vi ne povis ĉeesti.

KAEST

Ĝuste pro la virtualigo de KAEST ĝin povis partopreni pli da homoj ol kutime; ja oni ne bezonas peti vizon, longe vojaĝi kaj preni libertempon en la laborejo. Havis ŝancon prelegi kaj prezenti siajn fakojn homoj de diversaj horzonoj kaj landoj, kiuj apenaŭ povus vojaĝi al Europo por la ĉeesta konferenco. Ĉu do nia movado bezonos virtualajn aranĝojn eĉ post la pandemio?

Sonja Zaretskaia
KAEST-teamano
kaest@ikso.net

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/10/kaest-6

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi