Nova estraro en Hispanio

HEFLa 18an de oktobro 2020 Hispana Esperanto-Federacio okazigis Eksterordinaran Ĝeneralan Kunvenon, kies ĉefa tagordero estis la renovigo de la estraro, pro la fino de la deĵorperiodo de la antaŭa. La nova estraro estis elektita unuanime, kaj konsistas el jenaj homoj:

Prezidanto: Ángel Arquillos
Vicprezidanto: Alberto Granados
Sekretario: Manuel Parra
Vicsekretario: Isidoro Ortega
Kasisto: Jesús M. García Iturrioz
Voĉdonantoj: Vicente Manzano, Ana Manero, William Guerrero (junulara sekcio)

Gratulon kaj bonŝancon al la novaj estraranoj!

La adresoj por kontakti la estraron plu restas la samaj: admin@esperanto.es por aferoj rilataj al la asocio, kaj info@esperanto.es por ĝeneralaj demandoj pri la lingvo aŭ la asocio.

Federación Española de Esperanto / Hispana Esperanto-Federacio
Rodríguez San Pedro, 13, 3. ES-28015 Madrid (Hispanio)
Tel: (+34) 914 468 079 / (+34) 638 547 104
http://www.esperanto.es

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/10/hispanujo

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi