Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Ne-perforto

Ne-perfortoĈiujare, Unuiĝintaj Nacioj festas la 2an de oktobro kiel Internacian Tagon de Ne-perforto – tagon kiam ni laŭdas la potencon de pacaj ideoj por movi la homaron al la bono. En tiu tago en 1869 (antaŭ ĝuste 150 jaroj), naskiĝis la granda pioniro de la filozofio kaj strategio de ne-perforto, Mahatma Gandhi.

Lastatempe, la 17an de julio 2020, unu el la grandaj gvidantoj de la neperforta movado en Usono, John Lewis, mortis. Mallonge post lia forpaso, aperis lia fina mesaĝo. Ĝi daŭre inspiru nin. En tiu mesaĝo li skribis: “Kvankam mi ne plu estos kun vi, mi alvokas al vi, ke vi respondu al la plej alta aspiro de via koro kaj defendu tion kion vi vere kredas. Tra mia vivo, mi faris ĉion kion mi povis por montri, ke la vojo de paco, la vojo de amo, estas la pli supera vojo. Nun venas via vico por ebligi, ke libereco sonoru.”

Universala Esperanto-Asocio aparte emfazas la potencon de lingva komunikado kiel instrumento de ne-perforto. Per parolo kaj skribo, la homo povas persvadi, insisti, rezoni – sen turniĝi al perforta konfrontiĝo. Sed tio eblas nur tiam kiam ambaŭ flankoj parolas la saman lingvon. Tro ofte, la komunikado kolapsas pro malsameco de lingvoj, aŭ pro la nekapablo de parolantoj de malsamaj lingvoj adekvate transponti tiujn diferencojn, malgraŭ la ofte heroa laboro de interpretistoj kaj tradukistoj. Kaj tro ofte, kiam homoj ĉesas kompreni, ili komencas batali.

La Internacia Lingvo Esperanto estis kreita por transponti la diferencojn inter lingvoj, formante bazon por ne-perforta komunikado kaj la antaŭenigo de interkompreniĝo. La statuto de Universala Esperanto-Asocio asertas, ke “bonaj internaciaj rilatoj kaj la respekto de la homaj rajtoj, tiaj, kiaj ili estas difinitaj en la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj kaj aliaj internacie rekonataj instrumentoj estas por la laboro de UEA esencaj kondiĉoj.” Surbaze de tiu statuta postulo, la Asocio nete kondamnas ĉiun specon de perforto.

Okaze de la Internacia Tago de Ne-perforto, Universala Esperanto-Asocio ree konfirmas sian kunlaboron kun Unuiĝintaj Nacioj por krei pli pacan kaj pli kompreneman mondon laŭ la spirito de Mahatma Gandhi kaj la ne-perforto kiun li adoptis.

Kaj, kiel John Lewis emfazis, nun venas nia vico…

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2020, №911.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi