Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Pli Aĝaj Personoj

Tago de pli aĝajĈiujare, la 1an de oktobro, tra la pasintaj tridek jaroj, Unuiĝintaj Nacioj festis la Internacian Tagon de Pli Aĝaj Personoj – tagon por memorigi pri iliaj atingoj kaj atentigi pri ilia graveco en socio, sed ankaŭ por altiri atenton al la problemoj kiujn tiom da pli aĝaj personoj frontas. Por fokusi nian atenton pri tiuj demandoj, la Monda Organizo pri Sano (WHO/MOS) lastatempe deklaris la jardekon 2020-2030 la Jardeko de Sana Aĝiĝo.

“Populacioj tra la mondo aĝiĝas pli rapide ol antaŭe,” MOS klarigas. La Tagordo 2030 de UN kaj ties Celoj por Daŭripova Evoluigo altigis kaj altigas la atenton al la situacio de pli aĝaj personoj, kiuj tro ofte vivas en kondiĉoj de malriĉo (Celo 1), malsato (Celo 2), kaj malsano (Celo 3). Samtempe, pli aĝaj personoj kiuj vivas en relative bona stato kaj kiuj ofte havas je sia dispono tempon kaj energion, povas esti potenca forto por plenumo de ĉiuj 17 Celoj, se ni povas bone mobilizi ilin.

“Jardeko de kunordigita tutmonda agado pri Sana Aĝiĝo estas urĝe bezonata,” laŭ MOS. “Jam, estas pli ol unu miliardo da homoj 60-jaraj aŭ pli, kaj ili plejparte loĝas en landoj de malalta aŭ mezalta elspezo. Multaj ne havas aliron eĉ al la bazaj rimedoj necesaj por vivi vivon de signifo kaj digno. Multaj aliaj frontas abundajn barilojn kiuj malhelpas ilian plenan partoprenon en socio.”

“La Jardeko de Sana Aĝiĝo (2020-2030) estas okazo por kunvenigi registarojn, civilan socion, internaciajn agentejojn, profesiulojn, universitatojn, amasmediojn kaj la privatan sektoron por sin dediĉi al dek jaroj da kunordigita, kataliza kaj kunlabora agado por plibonigi la vivojn de pli aĝaj personoj, iliaj familioj kaj la komunumoj kie ili loĝas.” [www.who.int/ageing/decade-of-healthy-ageing]

Universala Esperanto-Asocio estas fiera pri sia agado inter homoj de ĉiuj aĝoj, sed tute aparte pri siaj pli aĝaj membroj, kiuj dediĉas sin al laboro por la publika bono, edukas sin pri la internacia vivo kaj laboras por plibonigi la rilatojn inter la diversaj nacioj. Uzante Esperanton, ili formas kontaktojn kaj amikecojn trans la baroj de lingvoj kaj signife kontribuas al la kreo de internaciaj kompreniĝo kaj
interrilato.

Okaze de la Internacia Tago de Pli Aĝaj Personoj, la Asocio gratulas la Mondan Organizon pri Sano pro ties laboro por pli aĝaj personoj kaj ree emfazas sian pretecon kunlabori kun UN, UNESKO kaj aliaj internaciaj organoj por plibonigi la sorton de la pli aĝaj civitanoj de la mondo.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2020, №910.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi