En la kastelo Greziljono kun maskoj

Greziljono
De la 3a ĝis 14a de aŭgusto 2020 en la Esperanto-Kulturdomo Greziljono (Francio) okazis maratona Esperanto-kurso kun Internacia Esperanto-Konferenco. Eble ĝi estus rutina okazaĵo, se ne temus pri unu el la unuaj internaciaj Esperanto-aranĝoj post la eksplodo de la koronvirusa pandemio. La organizantoj prenis la riskon de infektiĝo tute serioze kaj sekvis la preskribojn de la franciaj leĝoj. El tio fontis kelkaj malfacilaĵoj, kaj ne temas nur pri la devigo surhavi maskon. Kelkaj mallarĝaj koridoroj ricevis unudirektan uz-permeson kaj sur la manĝejaj tabloj aperis strekoj kiuj indikis la spac-limigojn inter la partoprenantoj. En la klasĉambroj la kursanoj sidiĝadis dise, la paraj kaj grupaj ekzercoj okazis ekstere.

Pli grandan defion ol la esperantistoj kaŭzis la francoj, kiuj partoprenis en la paralela franclingva “Interŝanĝo de scioj kaj faroj̦”. Ne ilia malobeemo al la reguloj, sed la multnombreco estis la defio. Dum dek tagoj la esperantista parto sekvis la kursojn de Jean-Luc Kristos kaj Paweł Fischer-Kotowski. En la finaj tagoj la franclingvaj Interŝanĝantoj forlasis la Kastelon, kaj iliajn lokojn okupis deko da pliaj esperantistoj, kiuj venis por la Internacia Esperanto-Konfereco – prelegaro per kiu Greziljono daŭrigas la tridekjaran tradicion de la fama OSIEK-aranĝo, kiu okazis en la jaroj 1989-2019. Inter la IEK-prelegoj elstaris la raporto de Ulrich Brandenburg pri la konflikto en orienta Ukrainio kaj la kontribuaĵoj de Renée Triolle. Multan atenton kaptis ankaŭ la diskuto pri COVID-19, gvidata de Rainer Kurz.

La ekzemplo de Greziljono pruvas, ke malgraŭ la malfacilaj cirkonstancoj eblas daŭrigi la tradiciajn aranĝojn, se oni submetiĝas al la sanitaraj reguloj kaj la partoprenantaro ne estas tro granda. Notindas, ke la plej malfacila parto estas la vojaĝo, pro kio plej multaj el la kursanoj estis francoj. Espereble, la situacio baldaŭ renormaliĝos, ĉar la retaj aranĝoj estas nur surogato, per kiu ne eblas plene anstataŭigi niajn fizikajn renkontiĝojn.

Paweł Fischer-Kotowski

Ĉi tiu artikolo aperis en la aŭtuna numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №3 (305).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/10/francujo-2

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi