Premio Grabowski 2020 al Bertilo Wennergren

Premio GrabowskiLa Fondaĵo Antoni Grabowski (FAG) estis kreita sur la bazo de grandanima donaco de Adam Goralski (1912–2005). Ĝia regularo estis novformulita en 2017. La fondaĵo, portanta la nomon de “la patro de la Esperanta poezio” Antoni Grabowski, celas subteni la Esperantan kulturon per premioj kaj subvencioj. La Juĝkomisiono de FAG, kiu de 1984 aljuĝas premiojn ĉiun duan aŭ trian jaron, nun konsistas el Jesper Lykke Jacobsen, István Ertl kaj Mariana Evlogieva. La administradon de la Fondaĵo prizorgas la Centra Oficejo de UEA.

Kadre de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020) ni sciigas per tiu ĉi komuniko la ĉi-jaran premion de Fondaĵo Antoni Grabowski.

La unua (kaj sola) premio (800 usonaj dolaroj) iras al Bertilo Wennergren Svedio/Germanio). Li ricevas ĝin pro siaj elstaraj kontribuoj al esperantologio. Per sia Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, kiu en sia reta versio (bertilow.com/pmeg) staras jam je la 15a versio, li kreis novan referencon por priskriba esperanta gramatiko. Uzante novigan, simplan terminologion kaj abundajn ekzemplojn el kvalitaj fontoj, tiu verko klarigas al komencantoj kaj al specialistoj ĉiujn aspektojn de la Esperanto-gramatiko. Wennergren krome kreis la retpaĝon Tekstaro (tekstaro.com), kiu ebligas la traserĉon kaj komparon de vasta literatura kaj gazetara tekstaro de pli ol 10 milionoj da vortoj. Temas pri grava ilo por la analizo de la efektiva lingvouzo kaj ĝia evoluo. Akademiano de 2001, Wennergren deĵoris kiel direktoro de la sekcioj pri Gramatiko kaj pri la Ĝenerala Vortaro. En tiu lasta funkcio li iniciatis kaj subskribis la 9an Oficialan Aldonon al la Universala Vortaro en 2007.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2020, №907.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi