Svisaj Esperanto-Tagoj okazos malvirtuale

svisaj

Finfine, post la deviga koronvirusa paŭzo ni denove povas reale renkontiĝi en Svislando. Estas por ni ĝojo inviti vin al la Svisaj Esperanto-Tagoj 2020, kiuj okazos la 17-18an de oktobro 2020 en Zuriko (Centro Karl der Grosse, Kirchgasse 10).

La programo de la Svisaj Esperanto-Tagoj

Sabaton, la 17an de oktobro 2020
09h00 (Centro Karolo la Granda) Alveno, registrado, salutado, kafo
10h00 Ĝenerala Kunveno de Svisa Esperanto-Societo
12h30 Tagmanĝo: supo, miksita salato, legom-viando-torto (kiŝo) aǔ por veganoj, sandviĉo kaj trinkaĵoj.
14h00 “La malpermesita kristnasko” (Teatraĵo de(Linda Weidmann)
15h00 Kafo- kaj babilpaǔzo
16h00 Prezentado de la gajnintoj de la Svisa Esperanto-Etfilmkonkurso
18h00 Vespermanĝo: fromaĝo kaj viandoplado aǔ por veganoj sandviĉo kaj trinkaĵoj
20h00 Vespera programo: Memoro pri Hector Hodler cent jarojn post lia forpaso; Lingvaj ludoj kaj prezentado de projektoj.

Dimanĉon, la 18an de oktobro 2020
09h15 Kolektiĝo antaǔ la Centro Karolo la Granda
09h30 Ĉiĉeronado tra la malnova urboparto (Dietrich Michel Weidmann)
13h00 Adiaǔado antaǔ la nacia muzeo apud la ĉefstacidomo
14h00 Vizito de la Zurika Bestoĝardeno (pagata individue).

Ni atentigas, ke laǔ la reguloj de la Kantono Zuriko pro la koronvirusaj protektodevoj la surmeto de maskoj en la salono estas deviga krom dum manĝado kaj por personoj, kiuj pro sanaj kialoj estas liberigitaj de maskouzado. (Se iu bezonos, SES vendos maskojn ĉe la akceptejo.) Same aliĝo estas deviga.

Bonvolu aliĝi ĉe http://esperanto.ch/Svisaj-Esperanto-Tagoj

Dietrich M. Weidmann
kunprezidanto de Svisa Esperanto-Societo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/09/svisujo-3

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi