Interlingvistika simpozio okazos virtuale

simpozioLa Interlingvistikaj Studoj (Etnolingvistika Instituto, Novfilologia Fakultato, Adam Mickiewicz Universitato en Poznano, Pollando) organizas sian kvinan internacian interlingvistikan simpozion la 17-18an de septembro 2020 en Poznano en virtuala formo. La ĉefa temo estas “Rolo de lingvoj en interkultura komunikado”. Dum la du tagoj okazos 60 fakaj prelegoj en tri paralelaj blokoj. La tri laborlingvoj de la simpozio estas Esperanto, angla kaj la pola.

La fakan aranĝon ni konsilas priatenti al lingvistoj, sociologoj, instruistoj kaj proponas informadi pri ĝi en la landaj universitataj kaj sciencaj rondoj. Al la simpozio eblas senpage aliĝi ĝis la 15a de septembro. La aliĝintoj povos sekvi vive la prelegojn, kaj ankaŭ tio ne estas problemo, se la prelegtempoj estas ekster ilia komforta tempozono, ĉar dum unu monato post la evento ĉiu aliĝinto povos (re)vidi la programojn en la reta platformo de la simpozio.

La programo kaj aliĝo estas ĉe http://interl.home.amu.edu.pl/interlingvistiko/simpozio2020.html

Ilona Koutny

Ĉi tiu artikolo aperis en la somera numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №2 (304).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/09/simpozio

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi