Jubileoj kaj memordatoj en septembro 2020

Peevski7. Antaŭ 115 jaroj naskiĝis Vasil Peevski (Васил Пеевски, 1905-1915-1992), eminenta bulgara sciencisto kaj inĝeniero (vicprezidanto (1979-81) kaj prezidanto (1982-84) de la Internacia Geodezia Federacio, prezidanto de la Centra Konsilio de la Bulgariaj Scienc-Teknikaj Asocioj ktp; aŭtoro de multaj fakaj verkoj en pluraj lingvoj), kaj esperantisto; unu el la plej aktivaj agantoj por science kaj organize progresigi Esperanton en scienco; iniciatinto (kun B. Popoviĉ) kaj redaktoro de la Esperanta versio de la organo de la Monda Federacio de Sciencaj Laboristoj Scienca Mondo (1976-89), rektoro de ISU/IKU en la UK-48 (Sofio, 1963), UK-61 (Ateno, 1976) kaj UK-63 (Varno, 1978), vicprezidanto de ISAE (1974-77), redakciano de Internacia Kulturo (Kultura revuo de Balkanlandaj Esperanto-Asocioj, 1945-50); membro de la Honora Patrona Komitato de UEA (1977).
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 224-225.

8. Antaŭ 160 jaroj (Julie: la 26an de aŭgusto) naskiĝis Aleksandras Dambrauskas (pole: Aleksander Dąbrowski, ruse: Александр Домбровский, 1860-1887-1938), litova romkatolika pastro, instruisto kaj verkisto, konata en Esperanto kiel Aleksandro Dombrovski; la unua esperantisto en Litovio, prezidanto de la Peterburga societo Espero (1903-05), dekomenca membro de la Lingva Komitato (1905-36), membro de la Akademio de Esperanto (1923-29), la unua prezidanto de Litova Esperanto-Asocio (1919-28); la unua redaktoro de Litova Stelo (1922-26), kompilinto de Litova Almanako (1923), aŭtoro de la unua Esperanto-lernolibro por litovoj (1890), poemaro Versaĵareto (1905), kelkaj kantaroj kaj sciencaj broŝuroj.
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 67-68.

9. Antaŭ 130 jaroj mortis Löb “Leopold” Einstein (1833-1888-1890), juda germania komercisto, presisto kaj instruisto, pioniro kaj aktiva propagandisto de Volapuko (de 1884) kaj Esperanto; la unua prezidanto de la Nurenberga Mondlingva Klubo (1885-88), kiu sub lia influo en decembro 1888 forlasis Volapukon, transiris al Esperanto kaj iĝis la unua Esperanto-klubo en la mondo; aŭtoro de la unua vera lernolibro de Esperanto (en kiu li proponis la “korelativan tabelon” kaj ŝanĝis kelkajn dekojn da Zamenhofaj radikoj el la Unua Libro) kaj de la studo Weltsprachliche Zeit- und Streitfragen in Vorträgen-erörtert. 1. Volapük und Lingvo Internacia (1889).
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 81-82.

10. Antaŭ 115 jaroj naskiĝis Eŭgeno Aisberg (ruse: Евгений Давыдович Айсберг, france: Eugène Aisberg. 1905-1919-1980), ruslanda, poste sovetunia kaj francia inĝeniero kaj redaktoro (prezidanto de Internacia Unio de Radioteknika kaj Elektronika Gazetaro), kaj esperantisto; kunfondinto de Internacia Radio-Revuo (1925), en kiu aperis lia artikolserio La babiladoj pri radio (1926), poste diskoniĝinta libroforme kiel Fine! Nun mi komprenas la radion!, kiu estas unu el plej multe tradukitaj libroj, verkitaj en Esperanto (pli ol 20 lingvaj versioj, inkluzive de la franca, kiu aperis jam en 29 eldonoj); honora membro de UEA (1980).
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 11-12.

12. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Andreas Gregorius Joannes Cseh (pron: Ĉe, 1895-1911-1979), rumania, poste nederlanda romkatolika pastro kaj religia instruisto, kaj esperantisto, konata en Esperanto kiel Andreo Cseh; la plej fama Esperanto-instruisto inventinta sian rektan metodon por instrui Esperanton; sekretario de Internacia Centra Komitato de la Esperanto-Movado (1924-29), komitatano de UEA (1928-34), kunfondinto de Universala Ligo (1942), fondinto kaj redaktoro de La Praktiko (1932-63, kun milita paŭzo); membro de la Akademio de Esperanto (1932-70), direktoro de la Sekcio por la Gramatiko (1937-40), vicprezidanto de la Akademio (1951-63); honora membro de UEA (1933).
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 62-63.

12. Antaŭ 80 jaroj naskiĝis Anatolij Gonĉarov (Анатолий Евгеньевич Гончаров, 1940-1958- ), sovetunia kaj ruslanda kemiisto kaj esperantisto; instruisto de Esperanto, kunfondinto (1966) kaj prezidanto (1966-69, 1972-74) de Sovetia Esperantista Junulara Movado (SEJM), estrarano (1979-89) kaj vicprezidanto (1988-89) de ASE kaj gvidanto de ties scienc-teknika komisiono, vicprezidanto de SEU (1989-90), senatano de la Esperanta Civito (2002-11), kompilinto de la broŝuro Esperanto-identeco: citaĵoj kaj komentoj (2010).

20. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Émile Peltier (pron: peltjé, 1870-1901-1909), franca romkatolika pastro, instruisto kaj esperantisto, iniciatinto de la uzado de Esperanto en la romkatolika eklezio, redaktoro de Espero Katolika (1904-08), celebrinto de la unua Sankta Meso en Esperanto en la unua UK en Bulonjo-ĉe-Maro (1905), aŭtoro de Esperanto-lernolibro por francoj (1907), membro de la Lingva Komitato (1905-09).
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 225-226.

25. Antaŭ 80 jaroj naskiĝis Stefan Maul (1940-1957- ), germana ĵurnalisto kaj esperantisto; redaktoro de Birdo / La Alta Flugo (organo de la junulara sekcio de IKUE, 1960-63), Kristana Ekumeno (1963-65), Kontakto (1966-67), Espero Katolika (1966-71), Internacia Ĵurnalisto (1991-2004), fondinto kaj ĉefredaktoro de Monato (1980-91, 1999-2010); aŭtoro de kelkaj libroj kaj broŝuroj en/pri Esperanto, inkluzive de sia propra biografio El verva vivo ĵurnalista (2005); kunaŭtoro kaj redaktoro de Manlibro pri Ĵurnalismo (1982, 2a eld. 1989) kaj Deklingva Manlibro pri Politiko (1994); prezidanto de la ĵurnalista asocio TEĴA (1991-2003), prezidanto de la fondaĵo FAME (1994-99), membro de la Akademio de Esperanto (1998-2007) kaj la unua direktoro de ties Lingva Konsultejo (1999-2007), membro de la komisiono pri la elektado de la Esperantisto de la Jaro (1998-2017).
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 197-198.

26. Antaŭ 60 jaroj naskiĝis Leif Nordenstorm (1960-1974- ), sveda teologo, pastro, estro de porpastra kursejo, verkisto kaj esperantisto, redaktoro de Kontakto (1986-89) kaj La Espero, aŭtoro de la porinfana romano Arne, la ĉefido. Rakonto el la vikinga epoko (2005; ĉeĥa traduko de O.A. Fischer, 2013) kaj de Doktor Zamenhof och det internationella språket. En bok om esperanto och dess upphovsman (2003); lia doktoriĝa disertacio (2002) havis la titolon La misio de Oomoto en Esperanto: nova japana religio ŝanĝiĝanta de kiliasma Majtreja atendado al religia dialogo.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/09/septembro-7

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi