Internaciaj letertagoj 2020: “Vorto pri Samarkando: la urbo pri kiu oni ŝatas pensi, sonĝi kaj paroli”

Samarkando

Baldaŭ denove venos la signifoplena dato kaj festa okazaĵo por la urbo, pri kiu multaj loĝantoj de nia planedo ŝatas pensi, memori, revi kaj paroli. La 18a de oktobro – la Tago de Samarkando. La evento celas refokusigi nian rigardon je alloga belo, unika aromo kaj arkitektura dekoro de la urbo. Tradicie estas invitataj kontribui ĉiuj, por kiuj Samarkando estas pli ol nura urbo. Por kiuj ĝi estas vivanta memoro, emociplena historio, signifa malkovro, amdeklaro, rendevuejo kaj eĉ sorto. Ĉiuj, kiuj persone spertis la mirindaĵojn de Samarkando en realo, ĉu de malproksime, ĉu estinte tuj apude aŭ eĉ nur en siaj pensoj aŭ sonĝoj, konservis neforviŝeblajn impresojn pri la grandioza historia heredaĵo kaj neordinara nuntempa kulturo de la mondfama urbo.

Kaj ĉiujare venas la Tago, kiam ni esperas, ke, almenaŭ por momento, vi transformos viajn pensojn kaj sentojn en ion kreivan por el la fundo de via animo esprimi – naskitajn fare de via koro kaj enstampiĝintajn en via menso – rememorojn pri tiu ĉi speciala loko. Tio estas eblo por dividi viajn travivaĵojn kaj sentojn, por konigi viajn specialajn spertojn kaj tra tiu ĉi transdono denove fari Samarkandon rendevuejo por homoj kaj kulturoj, tradicioj kaj novigoj, por Oriento kaj Okcidento, Sudo kaj Nordo. Ja ĉiam tiel estis en la pasinteco kaj estu tiel ankaŭ en la estonteco!

Eble por iuj, ununura vorto sufiĉos por esprimi sian vizion; iuj skribos personan leteron al Samarkando aŭ verkos saluton forme de poemo, kanto, desegnaĵo, foto; aŭ komunikos siajn bondezirojn aŭ sonĝojn por la estonteco de la urbo… Kompreneble, ĉio dirota kaj verkota pliproksimigos nin unu al la alia, unuigos nin ĉirkaŭ la eternaj valoroj, pliigos niajn konojn, evoluigos spertojn, plifortigos pacon kaj harmonion – ĉion, kio ebligis al Samarkando atingi la majestecon kaj por ĉiam eniri la historion.

Bonvolu sendi viajn reeĥojn, gratulmesaĝojn kaj alispecajn tiutemajn kontribuojn, laŭeble ĝis la 1a de oktobro 2020 al imps86@yahoo.com, kvankam la materialo estos akceptata ankaŭ post tiu ĉi dato.

La plej interesaj kontribuaĵoj estos publikigitaj en nialanda gazetaro kaj en la venonta eldono de “Konciza Enciklopedio de Eksterlanda Samarkandiana: Kulturo Unuiganta la Mondon”.

Ĉiu ricevita mesaĝo estos danke agnoskita kaj la raporto pri la evento estos sendita al ĉiuj partoprenantoj.

Atendante vian baldaŭan reeĥon kaj antaŭdankante pro via eventuala asisto kaj kunlaboro, ni deziras al vi kaj viaj proksimuloj fortikan sanon, bonfarton, vivoptimismon kaj bonhumoron!

Sunplenajn bondezirojn el la 2760-jara Samarkando, la urbo de la Monda Heredaĵo de Unesko!

Anatolij Ionesov
Enciklopedia projekto “Samarkandiana”
Adreso: P.O. Box 76, UZ-140100 Samarkando, Uzbekio
Retpoŝto: imps86@yahoo.com

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/09/samarkando-2

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi