250 tagoj de ĉiutaga informado en nia retejo

250 tagojHieraŭ, la 6an de septembro en nia novaĵretejo aperis komuniko pri la Belartaj Konkursoj de UEA. Tio signifas, ke en nia retejo ekde la 1a de januaro dum 250 sinsekvaj tagoj ĉiutage aperas almenaŭ unu nova teksto. Ĉi tiu retejo estis lanĉita la 2an de septembro 2010 kiel La Balta Ondo. Ekde tiam (sen kalkuli ĉi tiun tekston) en ĝi aperis 2 mil 285 tekstoj, averaĝe kvar aŭ kvin tekstoj ĉiusemajne. Ilin akompanis 3 mil 447 bild(et)oj.

La 1an de januaro 2020 nia novaĵretejo ŝanĝis sian nomon al La Ondo de Esperanto. Iom post iom ni modernigis la aspekton de la retejo, kaj fine de januaro ni instalis novan vizitkalkulilon, laŭ kiu la plej ofte vizitita afiŝo estas ne aktualaĵo, sed eseo de la redaktoro de La Ondo pri la artikolo Prudento aŭ Kredo? de Lev Tolstoj, kies aperigo fine kaŭzis (pli ĝuste: pretekstis) la fermon de la unua Esperanta gazeto. Ĝi estas legita 1289 fojojn. Pli ol mil legojn havas la redakciaj nekrologoj pri Júlia Sigmond kaj Sen Rodin, kaj la unua artikolo de Stanislav Belov pri la koronvirusa pandemio.

Vidu la plejliston de la dek kvin plej legitaj tekstoj ekde februaro 2020:
1289. Korĵenkov A.: Antaŭ 125 jaroj: Tolstoj kaj la unua Esperanta gazeto
1271. Gorecka H., Korĵenkov A.: Sen Rodin sekvis sian edzinon
1211. Gorecka H., Korĵenkov A.: Júlia Sigmond forpasis
1135. Belov S.: La pandemio kaj la homaro: konkludoj de la viruso
955. Korĵenkov A.: Ho, mia kor’, ne batu maltrankvile…
892. Louis Beaucaire: Kiel mi fariĝis kunfondinto de UEA
891. Reza Kheirkhah: Staĝo en Tajvano: Malgraŭ la koronviruso
845. Korĵenkov A.: Kiom da esperantistoj en Ruslando? Ne malpli ol 992
840. Korĵenkov A.: Jubileoj kaj memordatoj en februaro 2020
839. Fischer-Kotowski P.: Trevor Steele: La internacia lingvo estas parto de mia ideologio (Intervjuo)
830. Vi estas mia heroo: libro de UN pri KOVIM-19 aperis en Esperanto
828. Gorecka H., Korĵenkov A.: Parlamenta medalo por Povilas Jegorovas
815. Alvoko de UEA por solidareco al esperantistoj en Uvira per Espero
789. Monato: Senpaga dum la virusa krizo
775. Korĵenkov A.: Jubileoj kaj memordatoj en junio 2020

ondo

Ekde januaro 2020 La Ondo de Esperanto aperas dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa trimonata almanako en kiu estas publikigataj la plej gravaj tekstoj el nia retejo kaj ankaŭ artikoloj, eseoj kaj beletraĵoj, verkitaj speciale por la almanako, kiu konservis la faman nomon La Ondo de Esperanto. La printempa kaj la somera eldonoj (laŭ la nordhemisfera vidpunkto) aperis, la aŭtuna Ondo estos publikigita fine de septembro aŭ komence de oktobro.

Malkiel la retejo, kiu plu estas libere legebla de ĉiu deziranto, la almanakon ricevos nur tiuj, kiuj abonos ĝin. Estas tri abonkategorioj:

1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj

Pri la pagomanieroj legu ĉi tie: http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.

La nomoj de ĉiuj amikoj kaj patronoj aperas en la rubriko “Donacoj” de nia retejo https://sezonoj.ru/donacoj/ kaj en la almanako (krom tiuj, kiuj preferas resti anonimaj). Ĉiu patrono ricevos diplomon de la redakcio, senpagan bitversion de ĉiu nova libro de Sezonoj kaj 50-procentan rabaton por ĉiu nova papera libro.

La ricevataj pagoj devas kovri la bazajn kostojn de la subtenado de la retejo kaj de la produktado de la almanako. Temas pri kostoj aparataj (aĉeto kaj riparado de la komputilo, printilo, skanilo, fotilo k. a.), kostoj programaj, kostoj retaj (nomo kaj funkciado de la retejo, abonado de la reto), sen mencii la dume senpagan laborkoston de la geredaktoroj (ĉirkaŭ 180 laborhoroj por produkti ĉiun numeron de la almanako kaj ĉirkaŭ 80 laborhoroj monate por prizorgado de la retejo, entute ĉ. 1700-1800 laborhoroj jare).

Niaj klopodoj trovi sponsoron inter la esperantistaj asocioj, instancoj kaj fondaĵoj malsukcesis, kaj la estonteco de la sola ĉiutage renovigata Esperanta novaĵretejo dependas nur de la helpemo de tiuj, kiuj legas ĝin kaj abonas la almanakon.

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/09/ondo-67

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi