La 27an de septembro 2020 en Kioto forpasis Tacuo Huĝimoto (1935-2020)
En 1953 Tacuo Huĝimoto post la deviga lernado lernis Esperanton kaj laboris ĉefe en esperantistaj oficejoj, interalie, kiel redaktoro de La Movado (1959-62), deĵoranto ĉe AMO-Akademio (1962-65); de 1965 ĝis 2007 li laboris ĉe Oomoto, ofte instruis Esperanton, estis estrarano de Japana Esperanto-Instituto (1991-2000), komitatano (1992-2001) kaj estrarano (1999-2001) de UEA, ekde 1973 reprezentanto de la eldonejo ludovikito, kies posedanto Itô Kanzi nomis lin “s-ro Fenestro”.
Tacuo Huĝimoto verkis plurajn artikolojn, eseojn, beletraĵojn kaj kelkajn librojn en Esperanto (Esperanto tiel parolata: Interparola praktiko de Esperanto, 2006; Gramatiko de Esperanto, 2006; Kromeseoj, 2009) kaj en la japana, tradukis japanan beletron al Esperanto kaj kuntradukis al la japana Vivon de Zamenhof de E. Privat (1965).
Ni funebras kaj kondolencas!
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
Ĝi estas nekrologo el la aŭtuna numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №3 (305).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/09/nekrologo-51