Societo Zamenhof kaj Belartaj Konkursoj en MondaFest’ 2020

MondaFestLa Akcepto al la membroj de Societo Zamenhof (SZ) kaj la Premia Festo de la Belartaj Konkursoj (BK) de UEA okazos dimanĉon, la 6an de septembro, kadre de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020). La Akcepto okazos je la 13:00 UTC (eventaservo.org/e/SZ) kaj antaŭvenos la Premian Feston, kiu okazos je la 14:00 UTC (eventaservo.org/e/1d90c8).

Ĉiujare la SZ-anoj estas akceptataj de la prezidanto de UEA en privata kunsido okaze de la Universala Kongreso de Esperanto. Ĉi-jare la Akcepto okazos virtuale kadre de MondaFest’ 2020, per Zoom, kaj estos gvidata de la prezidanto de UEA Duncan Charters kaj de la ĵus elektita honora prezidanto de UEA Humphrey Tonkin, mem la fondinta prezidanto de la Societo. Tio okazis antaŭ kvardek kvin jaroj, kiam Humphrey, tiam fariĝinta nova prezidanto de UEA, anoncis en la februara numero de la revuo Esperanto 1975:

Societo Zamenhof estas societo interne de la Asocio mem. Ĝiaj membroj konsistas el ĉiuj niaj grandaj financaj apogantoj. Oni aliĝas al la Societo en difinita jaro aŭ per donaco de iu granda sumo al la kaso de UEA, aŭ per pago de kotizo ekvivalenta al trioblo1 de la kotizo de Membro-Abonanto en la koncerna jaro. Aliĝinte al la Societo, oni ricevos de tempo al tempo rekte de la prezidanto de la Asocio informojn pri ĝia stato – informojn pli detalajn kaj pli ĝisdatajn ol tiuj, kiuj normale aperas en la Esperanto-gazetaro. Okazos ankaŭ speciala akcepto de Societo Zamenhof ĉiujare en la Universala Kongreso. Ni kuraĝigos la membrojn de la Societo turni sin rekte al la prezidanto por ricevi aktualajn informojn aŭ fari sugestojn pri la Asocio.

Por partopreni necesas esti ano de la Societo. Tio eblas per la aliĝilo de UEA: uea.org/alighoj/alighilo. Tiuj, kiuj aliĝos ĝis vendredo, la 4-a de septembro, ricevos ĝustatempe la alirinformojn al la virtuala akcepto.

La Premia Festo de la Belartaj Konkursoj siavice fariĝis lastatempe la kulmina momento de la plej klasika manifestiĝo de la Esperanta kulturo. La Komisiono de la Belartaj Konkursoj, por kiu rolas kiel prezidanto kaj sekretario respektive Miguel Fernández Martín kaj Miguel Gutiérrez Adúriz, rigardas la ceremonion de disdono de la BK-premioj kiel eron de spektaklo konceptata por kunĝuado de la Esperanto-kulturo. Tial ĝi parolas pri “BK-Festo”. Ĉi-jare la Festo, samkiel preskaŭ ĉiuj aranĝoj, okazas virtuale, kaj la BK-Sekretario, mem kompetenta uzanto de teknikaj rimedoj, kaj teamo de valoraj kunlaborantoj (muzikistoj, kantistoj, deklamantoj ktp.) igos la komunumon ĝoje kunfesti la mirindaĵon de nia kulturo en ties diversaj manifestiĝoj. En la okazo oni konatiĝos kun la nomoj de la konkursaĵoj kaj konkursantoj premiitaj en la 71a eldono de la Belartaj Konkursoj de UEA. Por kunspekti kaj kunfesti tiun ĉi specialan momenton, aliru la kanalon de UEA ĉe YouTube, UEAviva (youtube.com/UEAviva) aŭ la paĝon de UEA ĉe Facebook (facebook.com/universala.esperanto.asocio), de kiuj elsendiĝos la Festo. Vi bonvenas aboni la YouTube-kanalon kaj la Facebook-paĝon. Se vi volas subteni la belartan agadon de UEA, via
donaco bonvenas al la Belarta Fondaĵo: uea.org/alighoj/donacoj/belarto. Ĉiuj verkoj premiitaj en la konkursoj legeblas ekde 2013 en la serio Belarta Rikolto, aĉetebla ĉe la Libroservo de UEA: katalogo.uea.org.

 

1 En tiu tempo oni aliĝis al SZ samtempe fariĝante membro de la Asocio. Pro tio, ke dumvivaj membroj estas membroj, la Ĝenerala Regularo nuntempe difinas en sia Artikolo 3.2, ke temas pri la duoblo.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2020, №902.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi