Francio: Pri MLA por 55 mil lernejoj

MLALa 15an de septembro la komisiono “Esperanto en lernejojn de la asocio Espéranto-France sendis al la 55 mil bazlernejoj de Francio retmesaĝon pri la Multlingva Akcelilo (MLA) ĉe Lernu.net https://lernu.net/fr/instruado/lecionoj. Kelkaj lernejestroj jam afable respondis, ke ili deziras partopreni en la metodo. Espereble post kelkaj semajnoj aŭ monatoj junuloj povos krei kontaktojn kun aliaj lernejoj en la lando aŭ eĉ en aliaj landoj!

Ni do alvokas vin kontakti la lernejojn de via lando por informi pri la ekzisto de MLA, tiel ke junuloj povu interkomunikiĝi per tiu metodo ankaŭ kadre de via edukado-sistemo.

Mireille Grosjean
prezidanto de ILEI

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/09/mla

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi