Stefan Maul jubileas

MaulAntaŭ 80 jaroj, la 25an de septembro 1940 en la slavonia vilaĝo Gundinci (tiam en Jugoslavio, nun en Kroatio) naskiĝis Stefan Maul, germana ĵurnalisto, kiu, lerninte Esperanton aŭtodidakte en 1957, elstare utiligis siajn fakajn sciojn kaj metodojn en Esperantujo. Li estis redaktoro de Birdo / La Alta Flugo (organo de la junulara sekcio de IKUE, 1960-63), Kristana Ekumeno (1963-65), Kontakto (1966-67), Espero Katolika (1966-71) kaj Internacia Ĵurnalisto (1991-2004).

En 1978 Stefan Maul aperigis provnumeron de la semajna magazino Semajno, sed la projekto ne sukcesis, kaj en 1980 li, kunlabore kun kun T. Kehlet, lanĉis Monaton kun la subtitolo “Sendependa magazino internacia por politiko, ekonomio kaj kulturo” kaj estis ĝia ĉefredaktoro dum pli ol 20 jaroj (1980-91, 1999-2010). Sub lia redaktoreco Monato iĝis la plej populara nemovada Esperanta gazeto.

Stefan Maul estas aŭtoro de kelkaj libroj kaj broŝuroj en/pri Esperanto, inkluzive de la propra biografio El verva vivo ĵurnalista (2005); kunaŭtoro kaj redaktoro de Manlibro pri Ĵurnalismo (1982, 2a eld. 1989) kaj Deklingva Manlibro pri Politiko (1994). Li estis prezidanto de la ĵurnalista asocio TEĴA (1991-2003), prezidanto de la fondaĵo FAME (1994-99), membro de la Akademio de Esperanto (1998-2007) kaj la unua direktoro de ties Lingva Konsultejo (1999-2007).

Je la festa tago ni sendas niajn gratulojn kaj bondezirojn al Stefan, kun kiu ni havis ne nur kunlaborajn (unue en TEĴA en la jaroj 1990aj, poste en la komisiono pri la elektado de la Esperantisto de la Jaro, kie li diligente laboris dum 1998-2017), sed ankaŭ amikajn rilatojn, ĝuinte antaŭ kelkaj jaroj lian gastamon en Aŭgsburgo.

Bonan sanon kaj multajn serenajn tagojn, kara Stefan!

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Ĉefaj verkoj de Stefan Maul

Pepu, birdanoj: Kantaro de “La alta flugo” (Trad. kun aliaj, 1962);
Stef-po-emoj (1969);
Germana ĵurnalisto komentas: Kvar prelegoj de Stefan Maul en Japanujo (1981);
Manlibro pri ĵurnalismo (Kun J. Junger, 1982);
Hundert Jahre Esperanto – Daten und Fakten: Handreichung für Journalisten zum Jubiläumsjahr 1987 (1987);
Pri kelkaj gravaj problemoj de l’ Esperanto-movado (1987);
Vortaj (a)ludoj (1987);
Falsaj amikoj: Schwierigkeiten im Wortschatz Esperanto-Deutsch (1992);
Enkonduko en la arton skribi (1993);
Deklingva manlibro pri politiko: Esperanto, angla, ĉina, franca, germana, hispana, japana, nederlanda, portugala, rusa (Kun aliaj, 1994);
El verva vivo ĵurnalista (2005).

Legu pli Stefan Maul en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 197-198.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/09/maul

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi