Jubileo de Aleksandras Dambrauskas

Dambrauskas

La 8an de septembro en Litovio estis festata la 160a naskiĝdatreveno de la ĉefa personeco de la Litovia Esperanto-movado Aleksandras Dambrauskas (1860-1938), konata ankaŭ laŭ sia pseŭdonimo Adomas Jakštas. Li estis unu el la ĉefaj eminentuloj de sia tempo en Litovio – romkatolika prelato, filozofo, teologo, poeto, literaturkritikisto, matematikisto, sciencisto, historiisto, redaktoro, socia aganto, publicisto, esperantisto, terminologo, poligloto, resume: tre multfaceta kaj talenta homo. En ĉiuj terenoj li postlasis multajn verkojn kaj atingojn kaj ĝenerale tre valoran heredaĵon.

Liaj meritoj en la Litovia Esperanto-movado estas multaj:

Dambrauskas1. La plej frua esperantisto en Litovio;
2. La aŭtoro de la unua Esperanto-lernolibro por litovoj (1890);
3. La fondinto de la unua Esperanto-societo de Kaŭno (1909);
4. Kunfondinto kaj la unua prezidanto de Litova Esperanto-Asocio (1919-28), poste honora prezidanto;
5. La unua redaktoro de la revuo Litova stelo (1922-26);
6. Aŭtoro kaj kompilinto de pluraj literaturaj, filozofiaj kaj sciencaj libroj en Esperanto aperintaj tiutempe en Litovio;
7. Membro de la Lingva komitato (1905-1936) kaj de la Akademio de Esperanto (1923-29);
8. La verkinto de la unua biografia skizo pri Zamenhof en la litova lingvo;
9. Prezidanto de la unua Ruslanda esperantista societo Espero en Sankt-Peterburgo (1903-05 ).
Sed tio, kompreneble, ne estas ĉio.

Litova Esperanto-Asocio (LEA) lerte eluzis la datrevenon de nia eminentulo por amase informi pri li kaj lia esperantista agado. Ampleksa artikolo pri li kaj lia esperantista agado, verkita de la nuna prezidanto de LEA kaj abunde ilustrita per fotoj, aperis en kvar tutlandaj paperaj gazetoj kaj en 11 novaĵretejoj.

La 13an de septembro 2020 la komunumo de la urbeto Pagiriai (distrikto de Kėdainiai) okazigis en la urbo festan aranĝon omaĝe al Dambrauskas-Jakštas kun speciala atento al lia esperantisteco. La festo komenciĝis per sankta meso omaĝe al li en loka romkatolika preĝejo. Sekvis deklamado de liaj versoj ĉe lianoma memorŝtono.

En la ĉefa salono de la urba multfunkcia centro (kulturdomo) sekvis rakontado pri liaj rilatoj kaj kunlaboro kun aliaj tiutempaj litovaj eminentuloj kaj spektaklo de la Kaŭnaj geaktoroj Petras Venslovas kaj Olita Dautartaitė. Sekvis surpodia konversacio kun la prezidanto de LEA Povilas Jegorovas pri Aleksandras Dambrauskas kaj Esperanto.

Jegorovas

La feston finis koncerto en Esperanto de la familia estrada ensemblo “Sepa kaj Asorti” el la urbo Visaginas.

Asorti

La feston partoprenis cento da lokaj loĝantoj kaj kelkaj ĵurnalistoj. La prezidanto de LEA estis intervjuita por la televido de Kėdainiai.

Povilas Jegorovas

Ĝi estas artikolo el la aŭtuna numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №3 (305).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/09/litovio-39

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi