Du konkursoj omaĝe al Lucija Borčić

Kroatujo

Tradukkonkurso “Lucija Borčić”

Honore al Lucija Borčić (26.07.1921–14.11.2015) Kroata Esperantista Unuiĝo lanĉis literaturan traduk-konkurson de iu ajn nacia lingvo al Esperanto. La konkursaj branĉoj estas jenaj:
Poezio: maksimuma longo ne fiksita
Prozo: rakonto aŭ novelo: maksimuma longo 30.000 tajperoj (kun spacoj)
La rezultojn oni publike anoncos la 14an de novembro en Zagrebo, okaze de la memorkunveno al Lucija Borčić.

La organizantoj disdonos ĝis tri premioj po branĉo. La aliro al la konkurso estas libera al ĉiu esperantisto, kiu rajtas partopreni per maksimume tri konkursaĵoj, kiuj antaŭe ne estis publikigitaj ĉu en la presa, reta, bloga, fejsbuka formoj.
Al la konkursaĵo oni aldonu jenajn informojn: nomon kaj familian nomon, poŝtan adreson, retadreson de la konkursanto; titolon de la originalo, nomon kaj familian nomon kaj la bazajn datumojn de la aŭtoro de la tradukita verko.
La tradukojn kune kun la originalaj tekstoj kaj aldonaj informoj oni sendu al la retadreso hes@hes-keu.hr ĝis la 4a de oktobro 2020.
La premioj konsistas el diplomo kaj libro.
La organizantoj de la konkurso prizorgos la presadon de la premiitaj tradukoj konforme al la reguloj preskribitaj por tiu agado (respekto de aùtoraj rajtoj ktp).

Internacia Fotokonkurso “Kroatio de via okulo”

Ĉu vi jam vizitis Kroation?
Ĉu vi havas iun interesan foton?
Ĉu vi ŝatas kundividi ĝin kaj eble eĉ gajni premion?
Se la respondoj estas “Jes”, nepre partoprenu la konkurson!
Vi povas sendi maksimume kvin fotojn kiujn vi faris iam ajn en Kroatio! Do, ankaŭ malnovaj fotoj bonvenas! Por ĉiu foto bonvolu aldoni la lokon kaj daton (almenaŭ la jaron, se vi ne rememoras la daton). Nur gravas, ke la fotoj estas viaj!
La rezultoj kaj la ekspozicio: okaze de la kvina memortago “Lucija Borčić” (14.11.2020)
Sendu la fotojn kaj pliajn informojn al hes.keu@gmail.com ĝis la 4a de oktobro 2020.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/09/konkurso-15

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi