KAEST 2020: virtuala Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko

KAEST

KAEST ĉi-jare okazos enrete pere de la interreta platformo “Retevent”, per kiu okazis ankaŭ la Virtuala Kongreso de UEA kaj kelkaj aliaj ĉi-someraj aranĝoj (IJK, SES, VEKI). Ĝi okazos ekde la 1a ĝis la 4a de oktobro 2020.

La ĉi-jara ĉeftemo estas “Scienco kaj tekniko kiel rimedoj por efektivigi daŭripovan evoluon”. Dum la virtuala konferenco vin atendos real-tempaj fakaj prelegoj kun ebloj komenti kaj starigi demandojn al prelegantoj, paneldiskutoj de fakuloj, trejnadoj, diskutĉambroj pri fakaj, sciencaj kaj aliaj temoj, eblo fak-kunsidi por fakaj sekcioj/grupoj, kultura programo kaj eblo ekkoni aliaj partoprenantojn!

Krom la ordinara scienc-konferenca programo okazos ĉi-jare ankaŭ AMO-seminario kun la ĉeftemo “Konkretigo de daŭripovo”.

Ĉu vi spertas pri “praktika daŭripoveco”? Se vi emus prelegi/prezenti pri la ĉefa temo, menciu tion en la KAEST-aliĝilo. Se vi interesiĝas pri partopreno, simple aliĝu al KAEST – la AMO-programo estos senpage samloke havebla por ĉiuj KAEST-aliĝintoj (ne necesas iu plia registriĝo). Ĝi daŭros po tri horoj, ĵaŭde kaj vendrede.

La partopreno en la aranĝo kostas 10€. Ĝis la 25a de septembro eblas peti senpagan aliĝon pro malfacila financa situacio. Se vi volas proponi prelegon aŭ gvidi diskuton, nepre notu tion en la aliĝilo!

Aliĝu ĉe kaest.ikso.net kaj malkovru fakan kaj sciencan uzadon de Esperanto!

Sonja Zaretskaia
kaest@ikso.net
E@I

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/09/kaest-4

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi