Gaja kaj aktiva Esperanto-semajnfino en Rottweil

RottweilGaja? Aktiva? Kio estos aparta en tiu Rottweil’a Esperanto-kunveno la 23-25an de oktobro? Tempoj ŝanĝiĝas kaj Esperanto-eventoj kun ili. Ne nur koronviruso, sed ankaŭ la diĝitigo devigas nin al adapto de la metodoj. Komprenu – ho jes: kunprenu viajn maskojn, higieno estos imperativo ankaŭ en Rottweil. Kunprenu ankaŭ vian kreokapablon. Ĉar ni lernos tie unu de la alia, ni havos ne tradicistilan, sed interkomprenan, do aktivan seminarion.

Kial tio? Pripensu: preskaŭ ĉiuj novaj esperantanoj nuntempe studis Esperanton per interretaj rimedoj. Tiuj novebakitaj samideanoj kompreneble sopiras uzi sian nove akiritan lingvokapablon ne nur skribe, ne nur interrete, sed ankaŭ babile kun vivantaj homoj, kun eblaj estontaj geamikoj. Ĉiu volas apliki sian lingvon kun geamikoj. Ni, la spertaj parolantoj, bonvenigu niajn novulojn.

En Rotttweil vi lernos koni imponan urbon: antikvan kaj modernegan. Per profesia esperantlingva ĉiĉerono: Christoph Frank estas Rottweil‘ano, oficiala urboĉiĉerono, esperantisto, sed ankaŭ pupteatra kaj magiista aktoro. Kaj aŭtoro de infanlibroj. Christoph kaj Ines Frank uzas Esperanton kiel familian lingvon. Venu kaj vidu la tutan pejzaĝon ĉirkaŭ Rottweil el la plej alta platformo, la Thyssen-turo kun la fulmrapida supermoderna lifto.

Venu kaj babilu, rigardu kaj amikumu!

Aliĝu ĉe esperanto-bw.de/seminario-eo.

Alois Eder

Ĝi estas artikolo el la aŭtuna numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №3 (305).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/09/germanujo

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi