Andreo Cseh naskiĝis antaŭ 125 jaroj

CsehAntaŭ 125 jaroj, la 12an de septembro 1895 naskiĝis Andreas Gregorius Joannes Cseh (prononcu: Ĉe, 1895-1911-1979), rumania, poste nederlanda romkatolika pastro kaj religia instruisto, kaj esperantisto, konata en Esperanto kiel Andreo Cseh kaj Andreo Ĉe – la plej fama Esperanto-instruisto inventinta sian rektan metodon por instrui Esperanton; sekretario de Internacia Centra Komitato de la Esperanto-Movado (1924-29), kunfondinto de Universala Ligo (1942), fondinto kaj redaktoro de La Praktiko (1932-63, kun milita paŭzo), vicprezidanto de la Akademio de Esperanto (1951-63); honora membro de UEA (1933).

Legu pli pri Andreo Cseh en la artikolo Andreo Ĉe: Migranta lingva apostol’ de Aleksander Korĵenkov, kiu aperis antaŭ kvin jaroj en la rubriko “Nia trezoro” de la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2015).

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi