Unesko eldonis unuan libron en Esperanto

uneskoAntaŭ la 102a UK en 2017 Unesko kunlabore kun UEA publikigis Unesko-Kurieron en Esperanto. La lanĉo de la Kuriero reciproke proksimigis la rilatojn inter Unesko kaj UEA, interesigis esperantistojn pri Unesko kaj Uneskon pri Esperanto. Por evoluigi la Esperanto-uzadon ĉe Unesko mem, laŭ iniciato de Trezoro Huang Yinbao, UEA lanĉis en aprilo 2018 strategian planon por disvastigi la idealojn kaj la valorojn de Unesko per Esperanto. La projekto pli vidigis la valoron de Esperanto al Unesko kaj pliigis ĝian intereson kaj favoron al Esperanto. Aprile de 2019, Trezoro, la nuna dua vicprezidanto de UEA, raportante al Unesko, ke pli da esperantistoj, kiuj ne konas UN-lingvojn, esperas koni Unesko-n per Esperanto, proponis, ke Unesko eldonu De ideoj al agoj: 70 jaroj de Unesko en Esperanto.

Danke al la kunlaboro de afablaj kaj helpemaj Unesko-oficistoj kaj danke al esperantistoj el sep landoj, la paralela Esperanto-ĉina versio de la Unesko-libro estas oficiale eldonita de Unesko kun UEA julie, antaŭ la VK 2020. En tio partoprenis precipe la esperanta tradukisto kaj antaŭa vicredaktoro de Unesko-Kuriero en Esperanto, Andrej Peĉënkin, la iniciatinto kaj ĉefredaktoro Trezoro, vicredaktoro François Lo Jacomo, la reviziintoj (Rob Moerbeek, Michela Lipari kaj Wang Fang) kaj la ĉinlingva traduka kaj revizia teamo de Trezoro. La eldonaĵo, kun Unesko-ISBN 978-92-3-000112-4 kaj UEA-ISBN 978-92-9-017138-6, aperis en formato 220×210 mm, kun 230 koloraj paĝoj kaj abundaj bildoj en kuproplata papero kaj mola kovrilo.

Tiu ĉi libro estas dediĉita al la sennombraj viroj kaj virinoj, kiuj tion realigis, tra la tuta mondo, asocie aŭ unuope, en Naciaj Komisionoj aŭ Unesko-Kluboj, ĉe la ĉefsidejo aŭ surloke. Unesko estas reto de homoj tra la mondo, ĉiel diversaj kaj unuigitaj de valoroj kaj de sia sindevigo profundigi, laŭ la vortoj de la Unesko-Konstitucio, “la intelektan kaj moralan solidarecon de la homaro”. La libro prezentas rakontojn pri tio, kiel Unesko plenumis tiun ĉi mision, reflektante la profundecon, amplekson kaj efikon de Unesko-agado, por certigi klerigadon por ĉiuj, konservi kaj krei konsciiĝon pri universala kultura kaj natura heredaĵo, por protekti la parolliberecon, plibonigi ĉiujn sciencojn por ĉies bono, lukti kontraŭ rasismo kaj por dialogo, toleremo kaj socia inkludo kaj por doni povon al knabinoj kaj virinoj en ĉiu socio.

Menciinde estas, ke Carlo Minnaja, komisiita de Esperanta PEN-Centro, zorge kaj tre atente kontrolis la tekston de la libro pli ol kvarfoje kaj donis bonegajn konsilojn. La eksa ĝenerala direktoro Irina Bokova skribis la antaŭparolon kaj Duncan Charters, Trezoro Huang Yinbao kaj François Lo Jacomo skribis la enkondukon. UEA kore dankas al ĉiuj menciitaj kontribuintoj de la libro. La libro estos baldaŭ videbla en la ŝrankoj de Unesko kaj mendebla ĉe Libroservo de UEA.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2020, №896.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi