“… bonvolu konsideri, ke la malnova C[entra] O[ficejo] ne plu ekzistas kaj ke la nova ankoraŭ ne ekzistas”, – atentigas la Financa Komisiono de UEA en sia raporto, prezentita la 13an de aŭgusto 2020. Ĉi tiu raporto kun rekomendoj pri la financa situacio de UEA konsistas el ses partoj, kiuj traktas la oficistojn (1. Dungitoj), administradon (2. Administra Modernigo), la ĉefan oficejon/administrejon de UEA (3. Sidejo), la bibliotekon de la Asocio (4. Biblioteko Hector Hodler), la vendadon de libroj kaj aliaj aĉeteblaĵoj (5. Libroservo), kaj diveraj financaj temoj ekster tiuj kategorioj (6. Aliaj Financaj Problemoj).
La raporto de la Financa Komisiono de UEA estas elŝutebla en la retejo de UEA https://uea.org/l/teko/komitataj/Rekomendoj_Financa_Komisiono_UEA_kun_aldonaj_konsideroj_de_la_Estraro_kaj_konsultitoj.pdf
La red.
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/08/uea-83