Reta SES 2020 – rekorda, alia, defia

SES

Pandemio ŝanĝis la mondon kaj igis la homaron rapide adaptiĝi al la nova situacio. Ĉion, kion antaŭe eblis organizi fizike kaj senembarase, subite postulis alian aliron. Tial la E@I-teamo multe laboris kaj kreis specialan, unikan virtualan Esperanto-lernejon kie eblis lerni Esperanton dum Somera Esperanto-Studado (SES) kaj samtempe resti hejme kaj enrete, de la 18a ĝis la 26a de julio 2020.

Unua tasko por lernantoj estis registriĝi kaj plenigi aliĝpeton ĉe ses.ikso.net. 183 partoprenantoj el 38 landoj plenumis ĝin. Tio ne estas la plej alta nombro da partoprenantoj dum la 14 jaroj de la ekzisto de SES, sed okazis la vera rekordo rilate al nombro de landoj, de kiuj estis retkonektitaj niaj lernantoj.

Sekve la partoprenantoj konatiĝis kun nia platformo retevent.com, kiu estas unika en Esperanto-mondo (kaj fakte eĉ ekster ĝi). Ĝi ebligas partopreni kursojn, vidbabilejojn, tekstbabilejojn, vidi spektaĵojn dum reala tempo kun aliaj lernantoj samtempe. Vera kombinaĵo de diversaj utilaĵoj rekte en unu loko!

Alte taksis ĝin ankaŭ niaj brilaj instruistoj Marion Quenut, Christophe Chazarein por A2-nivelo; Arina Osipova, Przemysław Wierzbowski por B1-nivelo; Szabolcs Szilva, Tim Morley por B2-nivelo; Konstantin Tikhomirov por C1-nivelo, Mikaelo Bronŝtejn kiu gvidis kurson pri tradukado, Oleg Ĉajka kun kurso pri literaturo kaj kulturo. La instruistoj havis la eblecon interŝanĝi spertojn inter si per babilejo en Telegramo. Ankaŭ la lernantoj havis sian propran telegram-grupon, kie ili esprimis siajn opiniojn pri instruado, pri problemoj, kaj dankvortojn, konatiĝis kaj interkomunikiĝis. Ankaŭ tie ĉiuj povis ricevi rapidan helpon, ĉar nia teamo sendorme zorgis pri la platformo kaj pri la komforto de niaj lernantoj.

La geografio de la nuna SES surprizis – ekde Kanado ĝis Koreio, diversaj horzonoj ne fariĝis malfacilaĵo. Ni fieras pri niaj lernantoj! Kelkaj el ili vekiĝis je la kvara matene por partopreni en la elektita kurso! La kursoj funkciis dufoje tage kaj paroligaj rondoj — eĉ trifoje. Sume okazis 42 horoj de paroligaj rondoj kaj 123 programeroj.

Dum SES okazis la unua virtuala SEP (Somera Esperanto-Programado) kun 35 aliĝintoj, kiuj havis eblecon senpage aliĝi ankaŭ al SES kaj plibonigi sian propran lingvonivelon. El la 218 aliĝintoj (183 SES-anoj kaj 35 SEP-anoj) registriĝis (eniris al la platformo) 188 homoj, kiuj post la sukcesa trapaso de la kursoj ricevis atestilojn.

Ne eblus okazigi tiun ĉi eventon sen kontribuo de esperantistoj. La E@I teamo kore dankas al ĉiuj program-kontribuantoj kaj al subtenantoj mon-donacintaj. Apartan dankon al ESF, kiu finance multe helpis okazigi ĉi-jaran eventon.

La lasta tago de SES samtempis kun la festo de la tutmonda Esperanto-tago. Tio fariĝis granda simbola signo por nia teamo. Ni sentis nian modestan kontribuon al grandioza estonteco de Esperanto.

Daria Slonova
volontulino de E@I
Kadre de la Eŭropa volontula servo

Ĝi estas artikolo el la aŭtuna numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №3 (305).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/08/ses-11

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi