Partoprenu studsesion en Budapeŝto pri seksismo

seksismo
X-lingvo: la efiko de seksismo en ĉiutaga komunikado
Studsesio, 21-25 septembro 2020, Eŭropa Junulara Centro en Budapeŝto
La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KoE) kaj la Eŭropa Junulara Centro en Budapeŝto (EYCB) organizas la studsesion “X Lingvo: la efiko de seksismo en ĉiutaga komunikado”. La studsesio donos la ŝancon al 30 junuloj de la Konsilio de Eŭropo membroj-landoj pri la temoj de seksismo kaj parola komunikado. Niaj partoprenantoj per la studsesio havos la ŝancon:

  • Levi ilian konscion pri la efiko de ĉiutaga seksisma lingvo;
  • Interŝanĝi opiniojn, sciojn kaj bonajn praktikojn kaj lerni de la aliaj partoprenantoj;
  • Formiĝi pri verba seksa-perforto kaj diskriminacio; Kiel detekti ĝin, malhelpi ĝin kaj kontraŭ-batali ĝin;
  • Enkonduki vortojn sentemajn kaj neŭtralajn, kiuj povas esti uzataj en ĉiutaga komunikado;
  • Alporti la scion pri la studobjekto reen hejme kaj diskonigi la rezultojn en iliaj lokaj komunumoj.

La studsesio okazos inter lundo la 21a de septembro ĝis vendredo la 25an de septembro 2020 (vojaĝaj tagoj ne inkluzivitaj, la partoprenantoj devas alveni dimanĉe antaŭ la studsesio kaj foriri sabate post la studsesio) en la Eŭropa Junulara Centro en Budapeŝto, Hungario. Ni serĉas 30 partoprenantojn, ĉefe 18-30 jarajn (ankaŭ partoprenantoj pli ol 30-jaraj estas bonvenaj kandidatiĝi kaj eventuale ĉeesti). La laborlingvo estos la angla. Estas unu partopreno-kotizo de 50 eŭroj pagenda al la Konsilio de Eŭropo; Ĉiuj kostoj por loĝado, manĝoj, vojaĝoj kaj vizaj kostoj estos pagitaj de la Konsilio de Eŭropo. La partoprenantoj respondecos pri sia propra asekuro.

Ni serĉas entuziasmajn junulojn, kiuj estas:

  • 18-30-jaraj (interesatoj pli ol 30-jaraju estas tre bonvenaj);
  • Loĝantoj en unu membro-ŝtato de Konsilio de Eŭropo (vi povas trovi la liston ĉi tie);
  • Kapabla ĉeesti unu 5-tagan-edukan-aktivecon en la angla;
  • Respektema kaj lernema;
  • Interesita pri la seksismo kaj la parola komunikado, kun ne aŭ malgranda scio pri la temo, sed granda intereso por lerni pli kaj alporti ŝanĝon en la socio .

Vi povas kandidatiĝi plenigante la formularon ĉi tie ĝis la 15a de aŭgusto. Vi povas kontakti spyros@tejo.org por demandoj aŭ klarigoj.

Partoprenantoj kiuj bezonas vizon: Se vi ŝatus kandidatiĝi al la studsesio kaj bezonos vizon por Hungario por ĉeesti la agadon, ni kuraĝigas vin kandidatiĝi kiel eble plej frue. Aplikoj de homoj, kiuj bezonas vizon estos taksataj senĉese pro ankaŭ la situacio COVID-19, kiu malfaciligas la partoprenon al similaj edukaj agadoj. La vizo estos donita nur dum la daŭro de la studsesio kaj ĉiuj partoprenantoj devas atendi la tutan programon de la agado.

KOVIM-19: Konsiderante la pandemion de COVID-19, la studsesio ankaŭ povus esti tuŝita. Ĝi okazos prefere fizike, sed KOVIM-19-evoluoj povus tuŝi ĉi tion kaj havi la eventon parte aŭ plene interrete. En la okazo ke ĝi fizike okazos, ni sekvos ĉiujn sanajn rekomendojn kaj ni prenos ĉiujn necesajn sekurecajn mezurojn: vizaĝaj maskoj, manaj higienoj kaj malinfektado, prefere havu subĉielajn kunsidojn (se la vetero helpas). La plej novaj evoluoj kaj vojaĝaj limigoj por Hungario troveblas ĉi tie en la hungara kaj ĉi tie en la angla. Ĉiuokaze, la sekureco de la partoprenantoj, trejnistoj kaj organizantoj estas nia absoluta prioritato, do ĝustigoj povas okazi depende de kiel la pandemio disvolviĝos en la sekva periodo.

Depende de la evoluoj kaj la lando en kiu vi loĝas, vi estos invitita partopreni fizike aŭ interrete.

Fonto: https://www.tejo.org/partoprenu-studsesion-en-budapesto-pri-seksismo/

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi