SAT kongresis virtuale

SATEn la jaro 2019, okaze de la 92a kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) estis decidite, ke la kongreso en 2020 okazu en Bjalistoko (Pollando) ekde la 25a de julio ĝis la 1a de aŭgusto. Pro la koronvirusa epidemio Bjalistoka Esperanto-Societo kaj SAT devis decidi, ke la kongreso okazos nur en reta formo. Al la kongreso, organizita per la reta platformo Zoom, aliĝis 256 homoj, el kiuj la plej juna estis 14-jara, kaj la plej aĝa 95-jara.

La programerojn ĉeestis de 30 ĝis 120 personoj. La virtuala kongreso de SAT estis senpaga kaj aliĝi povis ĉiuj, ne nur membroj de la asocio. Tiel ĉiuj interesitoj havis la eblon almenaŭ gustumi la etoson de la organizo, kompreni ĝian funkciadon kaj ekkoni ĝiajn ĉefajn trajtojn kaj aktivulojn. Kio min, kiel organizanton, aparte kontentigis, estis la teknikaĵoj. Kelkajn tagojn antaŭ la solena malfermo ni okazigis teknikan kunvenon – kaj mi vere ĝojis, ke la SAT-aktivuloj, sendepende de la aĝo kaj spertoj, sukcesis senprobleme uzi ĉiujn funkciojn de Zoom, inkluzive kundividon de sia ekrano kaj voĉdonadon.

En la reta kongreso ni decidis ne okazigi paralelajn programerojn, do ĉiuj havis la eblon ĉeesti la tutan kongreson. Se iu ne povis ĉeesti – vizitu la YouTube-kanalon de SAT, kie vi trovos ĉiujn programerojn registritajn. La kongreso Bjalistoka okazos venontjare, fine de julio 2021. Venu tiam al la naskiĝurbo de Zamenhof kaj festu kun ni la centjariĝon de SAT.

Przemysław Wierzbowski

La deklaracio de la 93a Kongreso de SAT

La 93-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazinte perinterrete de la 26-a ĝis la 31-a de julio 2020:

• alvokas SAT-anojn kaj progresemajn fortojn jam nun ekserĉi la konkludojn tirendajn el la kronvirusa krizo, cele forturni aktualajn danĝerojn: san-rilatajn, limigon de civitanaj kaj laboristaj rajtoj, pri informiĝo, k.t.p.;

• solidaras kun homoj de la tuta mondo trafitaj de la pandemio, laŭdas kaj dankas sanlaboristojn kaj ĉiujn, kiuj ebligis daŭrigon de ĉiutaga vivo en la socio pro ilia nemalhavebla kaj senlaca laboro, kaj kondolencas al familioj, kiuj perdis siajn anojn pro la pandemio;

• fronte al la oftiĝo de zoonozoj, konstatante, ke kapitalismo bezonas plialtigi la konsumon, inkluzive de bestoj, esperas, ke la homaro trovu ekvilibron kiel parto de la naturo, kio postulas drastan malaltiĝon de konsumado de bestodevenaj nutraĵoj;

• konstatas, ke en la pandemio plej suferas la laborista klaso kaj la loĝantaro de malpli evoluintaj landoj, kaj postulas, ke por solvi la krizon pagu la kapitalista klaso, kiu en la lastaj jaroj akumulis enormajn riĉaĵojn;

• plie postulas, ke laboristoj estu protektataj en sekuraj laborkondiĉoj por preventi pluan disvastiĝon de la kronviruso, kaj ke rifuĝintoj estu evakuitaj el tro dense loĝataj provizoraj kampadejoj;

• alvokas al la Monda Organizo pri Sano, landaj registaroj, kaj sciencistoj kaj fakuloj de la tuta mondo pli aktive kunlabori por laŭeble rapide venki la pandemion;

• apogas feminismon kaj la sociajn kaj politikajn movadojn, kiuj luktas por la rajtoj de virinoj kaj infaninoj, kiuj suferas ekspluatadon, malriĉecon kaj diskriminacion en la tuta mondo;

• alvokas defendi disigon inter la ŝtato kaj la eklezioj en la tuta mondo;

• alvokas defendi la liberecon de konscienco kontraŭ ĉiuj dogmoj en la tuta mondo;

• kondamnas la faŝisman kaj nekompetentan reĝimon de Rodrigo Duterte, prezidento de Filipinoj, kaj subtenas la demokratian movadon en ĝia longdaŭra lukto en tiu lando;

• subtenas la homrajtan movadon en Hongkongo kaj kontraŭas la novan leĝon pri nacia sekureco de Ĉinio, uzatan por silentigi kritikojn;

• rilate la alproksimiĝantajn prezidantajn balotojn en Belorusio alvokas la aŭtoritatojn de tiu lando respekti la civitanan rajton de demokrata elekto sen persekutado de la opoziciuloj;

• proponas, ke SAT aliĝu al la porpaca kampanjo de UEA – lige kun la jubileo de UN;

• postulas, ke neniu ŝtato en la mondo tenu militajn garnizonojn en aliaj ŝtatoj aŭ intervenu en ili;

• konstatis, ke 6 miloj da rifuĝintoj estas blokitaj ekde pluraj monatoj en greka insulo Samoso; kaj alvokas eŭropajn respondeculojn, por ke ili rapide decidu akcepti tiujn rifuĝintojn en siaj landoj.

Ĝi estas artikolo el la septembra numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №3 (305).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/08/sat-6

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi