Urboj de Ruslando: 11 artikoloj en La Ondo

Urboj de Ruslando

La artikolo pri Permo de Vadim Biserov, aperinta en nia retejo antaŭ kelkaj tagoj, estas la dek-unua teksto en la artikolserio “Urboj de Ruslando”. Inter la urboj estas tri Aziaj kaj ok Eŭropaj. La artikolojn verkis sep kompetentaj aŭtoroj. En la baldaŭ aperonta aŭtuna eldono de La Ondo de Esperanto estos publikigita plia, laŭvice la dek-dua artikolo.

Konatiĝu kun la suba urbolisto kaj skribu: pri kiu plia Ruslanda urbo vi ŝatus legi en La Ondo. (Por respondi necesas registriĝi.)

Urboj de Ruslando prezentitaj en La Ondo

1. Halina Gorecka: Smolensk, heroa urbo sur sep montetoj (La Ondo de Esperanto, 2015, №1)
2. Stanislav Belov: Tobolsko, la unua ĉefurbo de Siberio (La Ondo de Esperanto, 2015, №4–5)
3. Nikolao Gudskov: Rostovo la Granda (La Ondo de Esperanto, 2015, №7)
4. Vjaĉeslav Ivanov: Vladikavkaz, iama ĉefurbo de Kaŭkazio (La Ondo de Esperanto, 2015, №10)
5. Halina Gorecka: Irkutsk, la koro de la Orienta Siberio (La Ondo de Esperanto, 2016, №1)
6. Aleksandr Mitin: Niĵni-Novgorodo (La Ondo de Esperanto, 2016, №4-5)
7. Anatolo Sidorov: Siktivkaro, la ĉefurbo de Komio (La Ondo de Esperanto, 2016, №8-9)
8. Halina Gorecka: Jessentuki (La Ondo de Esperanto, 2016, №11-12)
9. Nikolao Gudskov: Jaroslavlo – la ursa angulo (La Ondo de Esperanto, 2017, №2)
10. Stanislav Belov: Tjumeno, komforta parto de Siberio (La Ondo de Esperanto, 2017, №7)
11. Vadim Biserov: Permo: Urbo, kie komenciĝas Eŭropo (La Ondo de Esperanto, 2018, №4)

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/08/ruslando-20

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi