Permo: Urbo, kie komenciĝas Eŭropo

Permo

Kiel ĉiu provinca urbo, Permo (ruse: Пермь) kredas, ke ĝi ne estas la lasta punkto en la landa historio. Tio estas vera. La regiono estis unue menciita en manuskriptoj de antikvaj historiistoj kaj geografoj kiel Rifeo aŭ Hiperboreujo. Skandinavaj fontoj ankaŭ menciis ĝin: la lando en nordoriento de Rusujo, riĉa je feloj, arĝento kaj legendoj pri strangaj homoj kaj bestoj, estis nomita Biarmio. Poste finnaj-ugraj triboj de la nordo de Rusujo donis al la lando la aktualan nomon: el “perämaa” rezultis “malproksima tero” akirita kiel la nomo de tuta regiono. Ankaŭ la nomo de ĝia ĉefurbo, la urbo Permo ĉe la okcidentaj deklivoj de la Urala montaro, dislimiganta, kiel ni scias, du partojn de la mondo – Eŭropon kaj Azion. Lokanoj foje ŝercas patose, ke ĝuste de ilia urbo, je 1500 kilometroj oriente de Moskvo, komenciĝas Eŭropo.

Je la 15a jarcento, ĉi tiu lando, pli ol kvincent kilometrojn longa kaj larĝa, tute plene konsciis sin kiel sendependan kaj riĉan teritorion Permo la Granda. En 1430 ĉi tie estis trovita salminejo, danke al kiu la loĝantoj ricevis la moknomon “Salaj oreloj”. Post 25 jaroj la rusortodoksa kristanismo estis establita ĉi tie, estis konstruataj preĝejoj, aperis monaĥejoj. Baldaŭ tra ĉi tiuj terenoj estis konstruita la cara vojo al Siberio, danke al kiu komenciĝis la disvolviĝo post la Urala montĉeno.

La malproksimeco de la kulturaj kaj civilizaciaj centroj, malfacila kaj malproksima vojo ĉi tien, kondukanta tra sovaĝaj arbaroj, riveroj, ŝipaj trenejoj tra montoj, maltrankvilaj vivkondiĉoj kreis siaspecan persistan kaj memstaran karakteron de la loĝantoj de Permo la Granda. La rezultinta miksaĵo de lokaj popoloj, kiuj parolis malsamajn lingvojn, konfesis kristanismon kaj diversajn paganajn kredojn, poste ankaŭ islamon, alkutimigis la loĝantojn al toleremo pri malsamaj opinioj kaj neskueblon pri ilia propra vidpunkto.

Spicon al ĉi tiu homa koktelo aldonis la periodo, kiam en la Perma provinco aperis malliberuloj, ekzilejoj, kaj – en la tempo de Sovetunio – punlaborejoj. Multaj eksprizonuloj ekloĝis ĉi tie, aldoninte en lokaj vivmanieroj etoson de tradicioj de malliberejo, kies ora regulo ĉiam sonis kiel “Ne kredu. Ne timu. Ne petu”.

Tamen malliberejoj estis ne nur negativa faktoro loka: ofte multaj homoj venigitaj al la regiono de Permo estis homoj de altaj rango kaj eduknivelo. La regiono de Permo ĉiam estis nomata kiel “ursa angulo”, danke al la kulto de la urso inter la lokaj popoloj, kaj ĝia percepto flanke de la loĝantoj de la landa centro. Ĉi tiu proverbo akiris oficialan formon: sur la blazonoj de la urbo Permo kaj de la Perma regiono estas urso. Sur sia dorso ĝi tenas la Biblion, kio estas simbolo de “la kristana klerigado kiu ekbrilis al la loĝantoj ĉi tie”.

Post vagado laŭ kelkaj setlejoj de Permo la Granda, en 1723 la centro de la Perma provinco estis fiksita ĉe la nuna situo de la urbo Permo, kie antaŭe aperis fabrika vilaĝo proksime de kupra fandejo. Rapide ĝi iĝis la centro de la metalurgia kaj mina industrioj de Uralo. La urbo kreskis, aperis ŝipkompanioj ĉe la rivero Kama. Fine de la 19a jarcento estis konstruita la unua fervojo en Uralo, kunliginta Permon kun la azia urbo Jekaterinburgo, ĝia eterna historia rivalo por la potenco kaj influo.

En la samaj jaroj en Permo aperis elektra lumigado, telefono; estis konstruita la urba teatro, kiu iĝis unu el la plej ŝatataj amuzejoj ne nur por la urba elito sed ankaŭ por nenobeloj. Ĝuste ĉi tie formiĝis kiel kreema persono kaj ŝatanto de baleto Sergej Djagilev, la posta organizanto de la “Rusaj Sezonoj” en Parizo. Ĉi tien, al Permo, venis en 1841 jaro la brita geologo Roderick Murchison por ampleksa esplorado, kaj poste, omaĝe al ĉi tiu regiono li donis la nomon “permio” al la lasta periodo de paleozoiko. Nun en Permo estas monumenta signo pri li en la formo de granda ŝtono kun pormemora surskribo. Eĉ la estonta fondinto de la konata premio, Alfred Nobel, havis sian propran petrolkomercon ĉi tie, en Permo.

Komence de la 20a jarcento Boris Pasternak venis al Permo, li loĝis kaj laboris dum kelka tempo ĉe unu el entreprenoj de la provinco, kaj Permo restis en multaj el liaj verkoj poeziaj kaj prozaj. Ekzemple, Permo estas konsiderita kiel la prototipo de la urbo Jurjatin en Doktoro Ĵivago, kaj vizitantoj de Permo facile povas trovi en la urbocentro la “domon kun figuroj”, menciitan en la romano – eksa domo de la komercisto Gribuŝin.

Permo

La domo de Gribuŝin, menciita en Doktoro Ĵivago (Foto: Vadim Biserov)

En la 20a jarcento Permo kreskis, daŭris la industriiga kaoso, najbare de la urbo komenciĝis elterigo de petrolo, kalia klorido kaj ŝtonkarbo, en la urbo disvolviĝis kemiaj kaj maŝinkonstruaj entreprenoj, inkluzive de la aviadil-motora uzino. Parte al ĉi tiu riĉigo de la industrio “kontribuis” la Dua Mondmilito: centoj da entreprenoj estas evakuitaj el la centro de la lando al Perma regiono. En Permo dum la milito estis konservataj la kolektoj de la Rusa Muzeo el Leningrado (Sankt- Peterburgo), la Teatro Kirov (Mariinskij). Ankaŭ la koregrafia lernejo de Leningrado estis evakuita ĉi tien kaj regule spektaklis sur la scenejo de la Perma teatro. Post la fino de la milito iuj el la instruistoj de la koregrafia lernejo restis en Permo kaj fondis la Perman koregrafian lernejon, kies diplomitoj baldaŭ fariĝis la elito de sovetunia baleto.

La urbo ankaŭ pligrandiĝas teritorie: ĝi nun etendiĝas je 65 kilometroj laŭlonge de la rivero Kama, kaj estas teritorie la tria plej granda urbo en Ruslando post Moskvo kaj Sankt-Peterburgo.

Kun la starto de la kosma esplorado en permaj entreprenoj disvolviĝis produktado de raketaj motoroj, uzataj ne nur por strategiaj misiloj, sed ankaŭ por la peza ŝarĝraketo “Proton”, kiu lanĉis sovetuniajn interplanedajn spacstaciojn, kaj ruslandajn blokojn de la Internacia spacstacio, kiu funkcias hodiaŭ.

Permo estas unu el la ruslandaj urboj, kies loĝantaro superas milionon da homoj. Kiel antaŭe, la urbo estas loko de miksado kaj kunekzisto de malsamaj kulturoj. La plej multaj popoloj ĉi tie estas finno-ugraj komi-permanoj, udmurtoj kaj marioj, tjurkaj tataroj kaj baŝkiroj, slavaj rusoj, ukrainoj kaj belarusoj. En la urbo funkcias preĝejoj de multaj religioj kaj eklezioj: rusortodoksaj, romkatolikaj, luteranaj kaj protestantaj, sinagogoj kaj moskeoj. Ekzistas eĉ ekzotaj orientaj religioj de Barato, budhistoj kaj modernaj paganoj, sed ili malmultas – esence la urbo restas sekulara. En Permo estas dramteatro, teatro de opero kaj baleto, teatro por junularo, pupteatro, novaj dramscenejoj, ekzemple, la teatro “U mosta” (Ĉe Ponto), kiu estas unu el la malmultaj sukcesaj surscenigantoj de teatraĵoj de Martin McDonagh en Ruslando.

En Permo mankas granda nombro da vidindaĵoj, sed oni facile povas ekskursi ĉi tie dum kelkaj tagoj. Oni nepre devas vidi ĉi tie lokan perlon – ekspozicion de religiaj lignaj skulptaĵoj en loka artgalerio, kaj ankaŭ ikonojn de la skolo de la Stroganova tradicio, same ankaŭ kolektojn de rusaj kaj okcidenteŭropaj pentraĵoj. Dum du horoj oni povas promeni laŭ la ekskursa vojeto “Verda Linio” kun informilo en la manoj aŭ kun songvidilo por konatiĝi kun la plej malnova parto de la urbo. Interalie, ĝi estas sola ruslanda itinero tradukita al Esperanto.

Ne tre malproksime de la urbocentro oni povas vidi la veran, perman Caran Kanonon, kiu ne estas tiel konata, kiel ĝia fratino en la Moskva Kremlo, sed la Perma kanono superas la Moskvan laŭ la pezo, kaj ĝi vere pafadis post ĝia ellaborado. Estus bona sperto tagmanĝi en loka kafejo aŭ restoracio por gustumi lokan specialaĵon – etajn frititajn pasteĉojn kun viando. Frandemuloj gustumu rostitan ursaĵon aŭ alkaĵojn kun sovaĝaj fungoj, herboj kaj beroj. Estas interese navigi vespere laŭ la rivero Kama per ŝipo aŭ viziti unu el pluraj lokaj teatroj aŭ subĉielan spektaklon.

Vadim Biserov

Nikolaj Lozgaĉev

La temploj, de la tempo mezuriloj,
truantaj per la krucoj la ĉielon,
montrantaj senespere foran celon,
fieraj kapoj de la kampaniloj…

Mi vagas tra la urbo, sed maltrova
sencele gapas al la stumpaj domoj…
Sen la eterno ankaŭ vivas homoj,
sen la ekzekutita mond’ malnova…

Nuntempon ree freŝa vent’ sieĝas, —
post kia ajn renverso aŭ perturbo
al siaj rondoj la reven’ laŭleĝas.

Aŭrore post la tempo-aksa kurbo
mi vidas vian gloron, kaj mi preĝas
je vi, senkapigita mia urbo.

Permo

Ĉi tiun poemon Nikolaj Lozgaĉev verkis meze de la jaroj 1980aj, kiam oni nur revis pri la tempo, kiam la preĝejoj – ruinigitaj, senkupoligitaj kaj senkrucigitaj – estos redonitaj al la kredantoj. La revo realiĝis, kaj multaj preĝejoj denove funkcias. Sed la eksan katedralon de Permo plu okupas la Perma ŝtata artgalerio, kaj ĝi nur parte apartenas al la rusortodoksa eklezio. (Foto: Ilja Lipin)

Ĉi tiu artikolo aperis en la aprila numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №4 (282).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/08/permo

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi