La somera Ondo: demoversio

OndoEn la retejo de La Ondo de Esperanto / Sezonoj ĵus aperis la demonstra versio (demoversio) de la somera (laŭ la nord-hemisfera vidpunkto) eldono de la ĉiusezona almanako La Ondo de Esperanto. La 53-paĝa demoversio enhavas kelkajn plenajn tekstojn kaj plurajn tekstofragmentojn de la 110-paĝa 304a numero de La Ondo, publikigita komence de julio 2020. La demoversio estas libere elŝutebla ĉe http://esperanto-ondo.ru/Ondo/Lo-304demo.pdf. La pli fruaj demoversioj estas elŝuteblaj en nia arkiva retejo.

Ekde januaro 2020 La Ondo de Esperanto aperas dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa trimonata almanako en kiu estas publikigataj la plej gravaj tekstoj el la retejo kaj ankaŭ artikoloj, eseoj kaj beletraĵoj, verkitaj speciale por la almanako, kies unua, printempa eldono (laŭ la nordhemisfera vidpunkto) aperis la 1an de aprilo.

Nia novaĵretejo estas legebla de ĉiu deziranto, kaj ĝi ekzistas danke al la donacoj kaj abonoj, kiujn ricevas la almanako La Ondo de Esperanto, kiun povas legi nur la abonantoj.
Estas tri abonkategorioj:

1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj

Pri la pagomanieroj legu ĉi tie: http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.
Vidu la liston de la donacintoj por 2020. https://sezonoj.ru/donacoj/
La aŭtuna Ondo aperos fine de septembro aŭ komence de oktobro, kaj la vintra – jarfine.

Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/08/ondo-66

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi