Ĝuo instrui Esperanton al infanoj

infanoj

Kvaranteno portas novajn spertojn… Meze de junio mi unuafoje faris malferman Esperanto-lecionon por 8-11-jaraj infanoj. Okazigi ĝin min invitis mia lernantino de Esperanto Aleksandra Ĥoĥlova, la direktoro de la virtuala porinfana klerigejo “ĤimBio”. Antaŭe mi evitadis instruadon al infanoj, opiniante tion senperspektivaj. Ĉi-foje mi kuraĝis provi. La lecionon partopreni tridek ruslingvaj infanoj el diversaj urboj kaj eĉ mondopartoj. Ili estis saĝaj kaj scivolemaj. Laŭvoje mi devis iom kompliki la materialon kaj faris al la infanoj pli seriozajn demandojn. Poste Aleksandra diris, ke neofte infanoj estas tiom atentaj, pensemaj kaj diligentaj. Ĉe la fino venis demandoj: “Kiam estos la sekva leciono?” Rezulte mi volonte akceptis la inviton de Aleksandra instrui Esperanton al infanoj en la somera lernejo “ĤimBio”.

En la somera lernejo “ĤimBio” (http://himbio4you.ru/leto2020) la ĉefaj temoj estas kemio kaj biologio. La lernejo nestas en kelkaj lignaj konstruaĵoj, situantaj sur la nebarita, sed sekure izolita senarbejo, ĉe la bordo de granda lago. La teritorio apartenas al la Centr-Arbara ŝtata natura biosfera rezervejo (Tverja regiono, 450 km de Moskvo). Temaj lecionoj pasas antaŭtagmeze, ili estas devigaj por la infanoj kaj plejparte konsistas el piedmarŝoj tra la pitoreskaj kaj esplorindaj ĉirkaŭaĵoj sub gvido de specialistoj pri biologio. Posttagmeze krom promenadoj kaj naĝado en la lago, okazas lecionoj kaj metiejoj pri io ajn. Tiuj programeroj estas ne devigaj, sed elekteblaj de la geknaboj laŭ iliaj inklinoj kaj humoroj. Tiun pli distran, ol studan programon trafis lecionoj pri Esperanto.

En la tago de mia alveno (tiu estis la 21a de julio) mi proponis al dezirantoj mian kutiman prezentadon de Esperanto — por ke la tendaranoj decidu pri vizitado de la kurso. Necesas diri, ke Aleksandra ekde mia malferma leciono en sia virtuala lernejo faris por mi kaj por Esperanto pompan reklamon, do, homoj venis jam pretaj por io vizitinda.

Komence mi instruis dum unu horo ĉiutage, sed iom post iom mi komprenis, ke aldone al la ĉiutaga oficiala horo eblas instrui en ajna momento: dum manĝado, ludado, promenado, naĝado, paŭzoj inter okupoj ks. Organizadi tion speciale ne necesas: ĉiam mi estis ĉirkaŭita de unu-du-tri infanoj, kun kiuj eblis, ekzemple, legi aŭ ludi en Esperanto, kaj tre rapide la grupeton kreskigas preterpasantaj scivolemuloj.

Antaŭ ol rakonti pri rezultoj de tiu nedeviga instruado al delogemaj 8-11-jaruloj, ne havantaj specialan inklinon al lingvistiko, necesas klarigi pri sistemo de la lerneja partopreno. Ĉi tien oni povas veni por ajna kvanto da tagoj — de unu ĝis 31 (la lernejo daŭris de la 1a de julio ĝis la 1a de aŭgusto). Do, ĉiu lernogrupo regule perdadis lernantojn kaj ne tiom aktive akiradis la novajn, pro simplaj kialoj: multaj forveturoj kaj malpli da alvenoj. Ni komencis kun pli ol dek lernantoj, sed al la lasta semajno formiĝis stabila grupo nur el kvar. Mi ne senigu min de la plezuro diri, ke ankaŭ tiuj, kiuj devis forveturi pli frue, lernis volontege kaj disiĝis de ni kun tristo. Sed tiuj kvar, kiuj sukcesis ĉeesti ĉiujn dek lecionojn, estis la ĉefa mia ĝojo.

Nature venas demando: kion la lernintoj atingis al la fino de la kurso? Mi ne scias respondi, ni havis neniun testadon. Ni havis 6-7 lecionojn surbaze de la libro de Marček, ni parkerigis multajn kromajn vortojn, dum la tago interŝanĝis amuzajn frazojn, ludis kaj ridis. Sola atingo, pri kiu mi vere certas, estas ke ni havis belegan tempon kune danke al Esperanto-lernado. Kaj nun patrinoj de miaj gekaruloj sendas al mi mesaĝojn kun la konfeso de la infanoj, ke ili deziras daŭrigi la lernadon. Eble ĉi tiu fakto estas la ĉefa atingo?
La ĝuo esti kun infanoj kaj interesigi ilin pri Esperanto ŝancelis mian skeptikecon pri instruado al geknaboj. Mi eĉ diru: nun mi revas pri tio!

Irina Gonĉarova
MEA MASI

Ĝi estas artikolo el la aŭtuna numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №3 (305).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/08/masi-33

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

 

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi