KCE: malvirtuala aktivado

KCETradukarto en kvara kurso de KCE

La staĝo pri tradukarto ekis la 4an de aŭgusto ĉe Kultura Centro Esperantista en Ĉaŭdefono (Svislando) sub la gvido de d-ino Perla Martinelli, ĉefredaktoro de Literatura Foiro. Ok personoj partoprenas (plejparte denaske italaj, sed ankau franca, hispana kaj germana): ili ĉiuj interalie miras pro la agrabla vetero kaj la des pli agrabla ŝanco kunesti fizike: Ĉaŭdefono ŝajnas vera oazo en la nuna pandemio.

La staĝo konkludas la eksperimentan fazon en Projekto Nurenbergo de la Esperanta Civito por la trejnado de tradukistoj. Tiu ĉi fazo montris kreskantan intereson kaj plimultiĝon de partoprenantoj. Inter ili estis la karmemora Bill Chapman, ĵus forpasinta.

Ĉi-jare oni frontas diversajn demandojn pri literatura tradukado, kaj dediĉas la atenton ankaŭ al la muzika kulturo, per la traduko de kanzonoj.

La KCE-Komitato kunvenis pri 2021

La Komitato de KCE fizike kunvenis en pleno la 5an de aŭgusto en Ĉaŭdefono sub la tagprezido de Marie-France Conde Rey, kun la skajpa alesto de unu el la komitataninoj. Post enkondukaj komunikoj de la prezidanto Perla Martinelli estis ekzamenataj du proponoj de eksteraj rilatoj, kun nacia institucio pri literatura traduko respektive kun reto de kulturaj societoj en la neŭŝatela kantono: ambaŭ proponoj estis unuanime aprobitaj. Male estis prokrastita la pritrakto de propono aliĝi al svisa reto de lingvolernejoj, ĉar ĝi bezonas profundigon.

Ekzamenante la perspektivon por la mandato 2021-23, la Komitato konstatis la anoncon de retiriĝo de d-ino Martinelli el la prezida posteno. Tamen ĉiuj nunaj komitatanoj, inkluzive ŝin, konfirmis la intencon rekandidatiĝi por la plenuma instanco. La Asembleo estos kunvokita en printempo 2021.

Por la programo 2021 estis aprobitaj la produktado de dek du numeroj de Heroldo de Esperanto kaj la organizado de kvar aranĝoj. Principe la Komitato ankaŭ aprobis proponon rilate al la Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo, konfidante al Bellotti la esploron pri ĝia realigeblo.

Du individuaj kazoj ricevis specifan atenton. En 2015 laŭ propono de Francisko Degoul la Asembleo decidis kvinjaran malpermeson al certa persono; tial ke la periodo finiĝis kaj la Asembleo ne sin esprimis, la koncernato de persono malhelpa retroiras al persono molesta por KCE. Pri alia ulo, la Komitato decidis ke de persono molesta li transiros al persono malhelpa por KCE, je sia venonta mispaŝo: la prezidanto decidos.

HeKo 740 4-B, 740 5-B.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi