Sukcesa VEKIĝo de ILEI

ILEILa 53a Virtuala Esperanto-Konferenco de ILEI (VEKI) okazis virtuale de la 25a ĝis 31a de julio 2020 Kun 350 partoprenantoj. Ni povas paroli pri sukceso, sciante, ke niaj Kongresoj kutime arigas inter 70 kaj 170 personojn.

Kun 75 programeroj, ĉiuj malsamaj krom du horoj, spekteblaj en ĉiuj horzonoj sen distingo, ni povas paroli pri bunta programo diversnivela, de babilado al serioza debato kaj al universitata prelego. Dek koncertoj plezurigis la partoprenantojn.

Kun efika prizorgado de la platformo fare de la slovaka firmao E@I sen unu sola paneo, ĉio iris glate kaj pli ol kontentige.

Enhave la konferenco estis tre fruktodona. Diversaj pedagogiaj spertoj aperis, kontakto inter universitatoj funkcias kaj kuras, novaj ideoj naskiĝis kaj jam estas en fazo de kontretiĝo. Plie multaj homoj povis revidi geamikojn, saluti fratece kaj babili libere. Brakumoj kaj kisoj vidiĝis surekrane. Do ni povis retrovi konatan kongresan etoson amikan.

Aldoniĝis vidbabilejoj, kun aŭ sen preciza temo, kie la ideoj furoris kaj brilis en libera etoso.

Kompreneble ILEI volas rekrei tian eblon en 2021 kun la espero, ke alveno al Edinburgo eblos por vojaĝemaj esperantistoj sen virusaj bremsoj. Do ni nun planas hibridan kongreson por ebligi la partoprenon de foraj personoj, por kiuj la vojaĝo kaj alveno estas nesuperebla obstaklo. Ni bezonos por fari tion du kompetentajn personojn, kiuj kapablos filmi kaj sendi niajn diskutojn kaj prelegojn al la mondo kaj zorgi pri debatebloj tutmondaj. La Estraro de ILEI jam decidis pri senpaga restado por tiuj du teknikaj spertuloj. Ĉar ni diskonigas tiun alvokon en aŭgusto, iu neesperantisto povas kandidatiĝi nun kaj havas 10 monatojn por lerni Esperanton.

Ĝis Skotlando la 10an de julio 2021!
Sed ni retrovu nin per la reto jam nun kaj regule tra la jaro!

Mireille Grosjean
Prezidanto de ILEI

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/08/ilei-15

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi