La unua reta IJK – tutmonda ponto virtuala kaj junulara

IJK

Tranaĝante la grandan ondon de la nova realo en la pandemia tempo, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) havis la unuan vicon eniri novan punkton en la historio de la internaciaj esperantistaj organizoj, kiam ĝi okazigis la unuan Internacian Junularan Kongreson (IJK) en la interreto ekde la 10a ĝis la 18a de julio 2020. En la kongreso partoprenis 316 esperantistoj el 52 landoj, interalie danke al la eblo partopreni en la kongreso senpage.

La 76a IJK, kiu originale devus okazi en Someren (Nederlando) en la sama semajno, estis nuligita en aprilo – nur malpli ol tri monatojn antaŭe. La organizantoj, Nederlanda Esperanto-Junularo (NEJ), tuj poste anoncis, ke la IJK anstataŭe okazus virtuale kaj rekomencis kolekti aliĝojn. Komence multaj ne havis tute klaran bildon pri tio, kiel la kongreso en tiel granda skalo realiĝus, sed ĝi ebliĝis pro la teknika kaj homrimeda subteno de Edukado@Interreto (E@I), kiu utiligis novan retan platformon, en kiu ĉiuj programeroj kaj pluraj aliaj funkcioj estis unuece kaj organizite montrataj, kvazaŭ kongresejo. Tiu platformo estis finkreita nur dum la pandemia tempo, kaj estis unuafoje uzita en majo por la Poliglota Renkontiĝo.

La temo de la reta IJK estis “Tutmonda solidareco,” kaj dum ĝi okazis diversaj programeroj, kiuj substrekis la ideojn de solidareco inter diversaj grupoj kaj la tutmondiĝo de la agado por junularo en kaj ekster Esperantujo. Inter tiuj pluraj laŭtemaj programeroj estis prelego pri aliancaneco, paneldiskutoj pri hejmlaborado kaj pri virinaj rajtoj, diskutoj pri minoritataj lingvoj, kaj prezentoj de diversaj kulturoj kaj talentoj dum Mondovizio, la muzika programo. Samtempe troviĝis ankaŭ konstantaj neformalaj vidbabilejoj, kiuj imitis la etosojn de konataj kongresaj lokoj: Koridoro (por babili atendante programerojn), Trinkejo (por babili trinkante teon, kafon, aŭ eĉ alkoholaĵon), kaj Gufujo (speciala ĉambro por ĝenerale malstreĉiĝi). Ankaŭ estis Manĝejo, en kiu homoj povis trankvile kaj “kune” manĝi (kaj eĉ kuiri), kvazaŭ kongreseja kafeterio.

mapo

Tri junuloj rakontis siajn spertojn kaj opiniojn pri la okazinta reta IJK: Charlotte Scherping Larsson (Germanio), la ĵus elektinta prezidanto de TEJO, Snehaja Venkatesh (Barato), kiu partoprenis en la IJK la unuan fojon, kaj Antonia Montaro (Svedio), kiu kunorganizis la kongresan programon.

Charlotte: La reta renkontiĝo estis malsama al la kutima IJK, sed same kiel dum ĉeestaj aranĝoj, ni ridis en la Koridoro kaj babilis en la Trinkejo. Eĉ okazis spontana koncerto en la Gufujo. La IJK estas la plej granda aranĝo por junuloj, kaj TEJO organizas ĝin dum jardekoj por kunigi junulojn tra la mondo. La reta IJK ebligis la partoprenon de multaj homoj, kiuj ĝis nun ne povis partopreni en kutima ĉeesta IJK. Ne nur ni esperantistoj, sed ĉiuj en la mondo devis adaptiĝi al la monda situacio kaj rapide repripensi tion, kiel fari aferojn kiuj estis antaŭe tradiciaj. Venontjare ĉeesta IJK okazos en Ukrainio, se la cirkonstancoj tion permesos; se ne, ni ĉiuj vidos unu la alian denove en la reto. Dum IJK ni spertis, ke multegaj homojm kiuj ankoraŭ ne estis aktivaj en nia TEJO-rondo, aperis kaj helpis nin konstrui nian retan kongreson. Unu ekzemplo estas Snehaja Venkatesh, kiu ĉeestis sian unuan IJKon kaj tuj prenis respondecon gvidi programerojn.

Snehaja: Mi eklernis Esperanton, ĉar oni diris, ke per Esperanto oni povas komuniki kun homoj ĉirkaŭ la mondo. La reta IJK estis tre speciala okazo, en kiu oni povis komuniki kun la junularo tutmonde, kuŝante en siaj komfortaj loĝejoj. Nekonatoj iĝis amikoj tuj post la unua tago. Diversaj prelegoj, laborsesioj kaj diskutoj kondukis min al novaj vidpunktoj pri vivmanieroj ĉirkaŭ la mondo! La partoprenantoj estis tiel afablaj kaj respektemaj, ke eĉ diskutoj pri sufiĉe akraj temoj, kiel politiko, okazis sufiĉe glate! Mi kredas, ke tio eblas nur en Esperantujo! La koncertoj, la senfinaj konversacioj en la vidbabilejoj kaj retaj ludoj estis aparte amuzaj. Mi ankaŭ tre ĝuis intervjui Tim Gallegon kaj Kajton dum iliaj virtualaj koncertoj. Dank’ al la ĉiam okupita organiza teamo, la ĉiam helpema teknika teamo kaj eĉ al la pandemio ne nur realiĝis la revo de multaj junuloj por partopreni en IJK, sed ili ankaŭ estis inspiriĝitaj por daŭre kontribui al Esperantujo.

Antonia: Mi havis la privilegion sperti la organizadon de ĉi tiu historia okazo. La laboro estis tre intensa: ĝi komenciĝis fine de aprilo, kiam iĝis definitive ke IJK okazu en la interreto, kaj la tuta organizado daŭris nur iom pli ol 2 monatojn. Neniu sciis, kion signifus la enretigo de la IJK, sed malgraŭ tio ni devis fari gravajn decidojn, subteni niajn kontribuantojn kaj varbi novajn aliĝintojn. La ĉefa dubo temis pri la etoso: ĉu homoj entute spertus tiun senton de komuneco, kiu kutime kreiĝis dum IJK, se ili estus nur sidantaj en siaj propraj hejmoj? Jam dum la unua tago de la kongreso montriĝis, ke la respondo estas: jes. Mi pensas, ke la ŝlosilo malantaŭ tiu sukceso estis la programo kaj la platformo, en kiu ĝi okazis. Partoprenantoj spertis ion tre intensan kune. Veninte al la babilejoj, ĉu por voĉparoli aŭ por tajpi, oni ĉiam havis temojn por priparoli kaj homoj ade faris internajn ŝercojn. Fine, IJK superis la atendojn per sia etoso kaj vasta internacia reprezento, kaj mi forte kredas ke ni ne vidis la finon de grandaj retaj junularaj renkontiĝoj!

Samtempe kun la IJK okazis la unua reta kunsido de la Komitato de TEJO. Okazis entute tri sesioj, je la 12a, 18a, kaj la 19a de julio. Charlotte raportis pri la kunsido:

Charlotte: Dum la unua reta IJK okazis ne nur prelegoj, vidbabilejoj, kaj paneldiskutoj, sed ankaŭ la unua reta Komitatkunsido. La kunsido okazis en Zoom, ĉar ĝi estis la plej stabila el la testitaj rimedoj. Ĝia reta alireblo same ebligis por ke pli da komitatanoj povu ĉeesti kompare al la antaŭaj, ĉeestaj komitatkunsidoj. Ĉi-foje, el 27 komitatanoj A (reprezentantoj de la landaj kaj fakaj sekcioj de TEJO) ĉeestis 21, el kiuj nur du estis anstataŭantoj, kompare kun la pasintjara kunsido en Slovakio, en kiu 25 komitatanoj A ĉeestis, sed 14 el tiuj estis anstataŭantoj. La sistemo de anstataŭantoj en si mem ne estas malbona, sed rekta partopreno de komitatanoj signifas ke tiuj, kiuj estis rekte nomumitaj de la sekcioj ankaŭ povus ĉeesti por partopreni en la diskuto kaj decidofarado. Por konfirmi la identecon de la komitatanoj, estis necese je la komenco de la kunsido paroli kaj ŝalti kameraon, pri kio la teknikaj helpantoj zorgis. La kunsido estis vive elsendita per Jutubo. Poste, la Komitato en sia retlisto komencis vigle diskuti kiel ĝi daŭrigu retajn kunsidojn en la proksima estonteco. La unua reta komitatkunsido estas perceptata inter aktivuloj kaj membroj kiel granda sukceso por la demokratio kaj la tutmondeco de nia organizo.

Tuj post la sukcesa okazigo de la IJK sekvis la Virtuala Konferenco de ILEI (VEKI) kaj la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), kiuj ankaŭ uzis la saman retan platformon, mem rezulton de la multjara laboro de la teamo de E@I. La laboro de E@I komenciĝis antaŭ 20 jaroj, ĉar kelkaj aktivuloj volis plifortigi la retan agadon de TEJO. Du jardekojn poste, kiam la mondo eniris krizan staton, la kunlaboro kun E@I ebligis la realigon de la plej gravaj Esperanto-eventoj en la reto kaj kuniĝon de homoj trans diversaj anguloj kaj horzonoj de la mondo malgraŭ la malfacila situacio.

La okazigo de la IJK, kaj de la aliaj grandaj retaj kongresoj ĉi-jaraj, verŝajne eterne ŝanĝis la difinon de internaciaj Esperanto-aranĝoj kaj la sintenon de esperantistoj pri ili. Multaj distancoj kaj rekordoj estis atingitaj. Kvankam ne mankis problemoj en la procezo, ĉu teknikaj aŭ enhavaj, mankis tamen la kutimaj netranssalteblaj obstakloj de financoj kaj vizoj. La defio nun kuŝas ĉe TEJO kaj aliaj organizoj en Esperantujo: kiel oni daŭre faru sian agadon inkluziva, daŭripova, kaj tutmonda en la estonteco, kun aŭ sen pandemio?

Albert Stalin Garrido
Charlotte Scherping Larsson
Snehaja Venkatesh
Antonia Montaro

Ĝi estas artikolo el la aŭtuna numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №3 (305).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/08/ijk-10

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi