Esperantaj sunŝirmiloj por aŭtomobiloj

sunŝirmilo

Lige al la somera tempo (en norda hemisfero) mi kundividas la supran bildon. Ĉu vi havas tiajn sunŝirmilojn? Ili estas ne nur utilaj, sed ankaŭ malmultekostaj kaj efikaj reklamiloj… En vendejoj kontraŭ mono ili ne estas haveblaj, sed oni povas simple kaj malmultekoste produkti ilin. Ankaŭ ni faris tiel.

Antaŭ kelkaj jaroj ni aĉetis kelkdekon da krudaj sunŝirmiloj, kaj iomete ludis, eksperimentis per ili. Fine ni eltranĉis ŝablonon, per alkohola skribilo desegnis la konturon de la literoj, kaj fine per peniko kaj farbo ni plenigis ilin. Mendado ĉe ekstera firmao kostus minimume dekoble pli. Dum elformiĝo de kunlabora Esperanta team-etoso ni kreis tiel tridekon da sunŝirmiloj, kiuj iĝis tre popularaj, kaj tre rapide ili trovis sian novajn mastrojn.

Szilvási László
Lingvo-Studio, LS
http://www.eventoj.hu

Fonto: esperanto-landa-agado

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Esperantaj sunŝirmiloj por aŭtomobiloj1

  1. Szilvasi diras:

    Sur tiu ĉi foto malbone videblas la teksto: www. ESZPERANTÓ.hu – kiu samtempe reklamas la vorton “Esperanto” (en la hungara lingvo) kaj ankaŭ informas pri loko de eblaj pliaj informoj.

    Utilon kaj vastan videblon pruvas ankaŭ la ĵusa okazo. Dimanĉe, post la vizito de la plaĝo, ĉe la vespera reveno al nia aŭtomobilo ni trovis slipon ĉe la glacoviŝilo: “Saluton amiko!” – :-))

Respondi