Belfasto: Lumo de Espero

BelfastoLa simbolo de la 106a Universala Kongreso de Esperanto, kiun oni planas okazigi en Belfasto de la 17a ĝis la 24a de julio 2021, montras la skulptaĵon Beacon of Hope (Lumo de Espero) de la skulptisto Andy Scott laŭ koncepto de Myrtle Smyth. Ĝi situas sur la Dankotago-placo apud la rivero Lagan en la belfasta urbocentro. Post la jaroj de konflikto, s-ino Smyth revis pri loko en Belfasto, kie oni povus festi dankadon, pacon kaj esperon por la estonteco. Belfastanoj donas al la skulptaĵo multajn kromnomojn, ekzemple: Virino de Dankado, Simbolo de Espero, Belulino sur la Globo, Virino de la Lagan, k. a. La statu-virino levas la ringon de dankado.

Fonto: FB-paĝo de LKK

Aliĝu ĉe: https://uea.org/kongresoj
La Unua Bulteno de UK-106: https://uea.org/pdf/uk2021/UnuaBultenoBelfasto.pdf

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/08/belfasto

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi