Estraro de TEJO: Videoj de la kandidatoj

tejo

Kandidatoj por la Estraro de TEJO 2020-2021 faris memprezentajn videojn en kiuj ili parolas pri siaj planoj kaze de elektiĝo kaj respondas al demandoj de TEJO-membroj. Temas pri respondoj de Carlos Pesquera Alonso, Charlotte Scherping Larsson, Rogier Huurman (Roĉjo), Bui Mung (Feliĉa), Tomáš Stano, Manuela Burghelea, Klára Ertl kaj Robert Nielsen.

Ili estas spekteblaj en la retejo de TEJO, kiu estos aktualigata ĉe ricevo de pliaj videoj.

Sur la supra ekranfoto parolas Charlotte Scherping Larsson.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi