Lecionoj de la pandemio

Novjorko

Venkinte la svedan reĝon Karolon la 12an en la pli ol dudekjara Nordia milito, Petro la Granda nomis lin sia instruisto. Kaj tio estis ne nuraj belaj vortoj, sed agnosko de la fakto, ke nome tiu ĉi sangoverŝa milito naskis kaj forĝis la Ruslandan Imperion. La tutmonda milito kontraŭ la kronvirusa pandemio daŭras, sed jam tempas demandi – kion instruis al ni tiu ĉi katastrofo? Ni lasu medicinajn konkludojn al la sciencistoj kaj koncentriĝu je konkludoj sociaj kaj politikaj.

Malegaleco mortigas

Tio estas eble la plej granda leciono de la pandemio. Se antaŭe oni povis diskuti pri avantaĝoj kaj malavantaĝoj de la socia egaleco kaj mediti, ĉu ĝi spronas la konkuradon kaj stimulas imagipovon, aŭ subpremas la marĝenulojn kaj bremsas la ekonomion, nun la konkludo klaras – la socia malegaleco mortigas.

Tio speciale forte senteblas en la landoj, kie riĉeco kaj malegaleco kunestas – kiel en Usono, kie pro la kronviruso jam mortis 124 mil homoj. Oni povas skrupuli pri kalkulmetodoj, kiuj malsamas tra la mondo, kaj fanfaroni pri malfermiteco de la datumoj kiel signo de demokratio, sed apenaŭ dubindas, ke al apero de amastombejoj kaj kadavrofridujoj en Novjorko grave kontribuis la fakto, ke 28 milionoj da homoj en la plej potenca lando de la mondo ne havas aliron al la medicinaj servoj pro manko de sanasekuro.

Oni asertis, ke ĉiuj egalas antaŭ la plago, sed tio evidentiĝis malvera. Dum bonhavuloj plezure pasigis kvarantenajn tagojn en siaj komfortaj hejmoj, uzante liverservojn por plu ricevi ĉion necesan, kaj lanĉis plurajn amuzajn konkurojn en sociaj retejoj, enuante pro neniofarado, la malriĉuloj frontis malfacilan elekton inter sano kaj vivo unuflanke kaj ekstrema mizero, malkapablo pagi kreditojn kaj foje eĉ malsato aliflanke. En Barato policanoj bastonis homojn surstrate, sed tio apenaŭ efikas ĉe malsatuloj.

Cetere al tiu aro da malobeemuloj aliĝis ankaŭ milionoj da etaj entreprenistoj, kies negoco kutime ne havas rezervojn, simile al biciklado, kie la sola elekteblo estas pedali aŭ fali. Mi ne kondamnis mian friziston, kiam li agnoskis kaŝe labori la tutan kvarantenon. “Kiu nutros miajn du infanojn kaj pagos hipotekon? – li klarigis. – Mia edzino negocis en turismo, do imagu ŝian komercon nun”.

Cetere mortigas ne sole manko de alireblo al la medicinaj servoj, sed pluraj trajtoj de la malriĉula vivo: abundo de kronikaj malsanoj (trodikeco, diabeto, ftizo), malsana vivstilo (alkoholismo, drogoj, fumado, malsalubraj nutraĵoj), neglekto de preventado pro manko de edukado ktp.

Ĉio ĉi estas pagata per vivoj. En Usono nigruloj mortas pro la kronviruso almenaŭ 2,5-oble pli ofte ol blankuloj – el ĉiuj 100 mil reprezentantoj de respektiva rasa grupo pro COVID-19 mortis 50,3 nigruloj, 20,7 blankuloj, 22,9 latinamerikanoj kaj 22,7 azianoj. Certe tio almenaŭ parte klarigas, kial plia murdo de senarmila nigrulo fare de polico eksplodigis la socion. Feliĉe por la usona elito temas pri ribelo sen gvidantoj kaj klara ideologio, do granda parto de ĝia energio konsumiĝis per sensencaj agoj, kiel disrabado de vendejoj kaj detruado de monumentoj.

Tamen la sonorilo alarmas ĉiam pli laŭte – se malegaleco plu kreskos, la malavantaĝuloj, kiuj senhalte multiĝas, ribelos denove kaj postulos sian parton de la nacia riĉaĵo. Oni povas moki kaj ignori indignulojn rabantajn luksajn butikojn. Sed, se morgaŭ aperos politika forto, kiu armos ilin per ideologio kaj montros veran celon – la teruraĵoj de la 11a de septembro ŝajnos nura venteto kompare al tiu ĉi uragano.

Socia solidareco ne efikas

La usona epidemiologo Sonia Shah asertas, ke la epidemioj naskis la homan socion, ĉar fronte al tiu nevidebla, sed morte danĝera minaco la unuaj homoj devis unuiĝi en grupoj kaj kontraŭstari al la fremduloj kiel eventualaj kontaĝantoj. Eble ŝi pravas, sed necesas memori ke tiutempaj socioj estis egalismaj, dum ni vivas en la epoko, kiam la socio ĉiam pli fendiĝas, kaj inter plejaj riĉuloj kaj malriĉuloj etendiĝas abismo.

Ĉu la katastrofoj stimulas socian solidarecon super ĉiuj klasaj barieroj? Bedaŭrinde, la respondo estas negativa. La vivo plian fojon konfirmis la malnovan rusan proverbon: “Por iu – milito, por alia – profito”. Dum miliardoj da homoj streĉis ĉiujn fortojn por elturniĝi kaj samtempe ne pereigi sin mem kaj la familianojn, la plejaj riĉuloj iĝis nur pli riĉaj. En Usono, fama pro siaj bonhavo kaj socia malegaleco, kapitaloj de 600 miliarduloj dum la dumonata tutlanda kvaranteno (de la 18a de marto ĝis la 19a de majo) kreskis je 15% – de 2.948 ĝis 3.382 trilionoj da dolaroj.

Oni povas fantazii pri la socia solidareco, sed la historio montris, ke ĉio ĉi estas nuraj fabeloj aŭ marĝenaj sociaj fenomenoj, kiel bonfarado fare de filantropoj. La papo Leono la 13a eldonis la unuan enciklikon, dediĉitan al tiu ĉi problemo, en 1891 kiam la kapitalisma mondo komplete formiĝis, kaj nomis ĝin Rerum Novarum (Pri Novaj Aferoj). La aferoj jam malnoviĝis, sed la proponitaj kuracmetodoj ne efikis.

Iuj naivuloj plu esperas, ke la bonhavuloj bonkore kundividos sian sukceson kun la malavantaĝuloj – ĉu pro kristana (islama, juda, humanisma ktp) kompato, socia solidareco aŭ sento de propra sekureco. Tamen la vivo montras malon. Dum la pandemio 50 plejaj riĉuloj donacis por lukto kontraŭ la plago kaj ties sekvoj preskaŭ unu miliardon da dolaroj. Ĉi tiu nombro impresas, sed por kompreni la datumojn, necesas meti ilin sur respektivan fonon, kio ofte draste ŝanĝas la bildon. Se kompari tiun ŝajne gigantan donacon kun la totala kapitalo de tiu ĉi kvindeko, ni vidos ke ili oferis nur 0,1% de siaj riĉaĵoj. Tio jam malpli impresas, ĉu ne?

Ĉio iĝas eĉ pli klara, se kompari tion kun havaĵoj kaj donacoj de la averaĝa usona familio. Ekzemple Jeff Bezos, la posedanto de “Amazon”, donacis 125 milionojn el siaj 143 miliardoj, kio egalas al donaco je 85 dolaroj fare de averaĝa usona familio. Sendube multaj ordinaraj usonanoj oferis en tiu periodo eĉ pli ol 85 dolarojn, sed iliaj nomoj ne videblas sur gazetaj frontpaĝoj, ĉu ne? Post tio restas nur aldoni, ke triono da usonaj miliarduloj anoncis neniujn oferojn.

Oni povas fascini pri la inventemaj ĉarmuloj kiel Elon Musk, kiu lanĉas raketojn al kosmo, kreas unikajn elektrajn aŭtojn kaj promesas enloĝigi Venuson – kaj ĉio ĉi kompreneble por progeso de la scienco kaj prospero de la homaro. Sed ne forgesu ke dum la kronviruso rikoltis ĉiutage milojn da mortoj en Usono, la sama Elon Musk rifuzis fermi sian fabrikon en Kalifornio kaj eĉ sendis prian plendon al la prezidanto Donald Trump. Kaj tion faris la homo, kies kapitalo dum la kvaranteno kreskis je rekordaj 48% kaj atingis 36 miliardojn da dolaroj!

La posedaĵo similas al la magia ringo el la trilogio de Tolkien – nur ege malmultaj kapablas rezisti la forton de ĝia tento. Se ni deziras pli sekuran mondon, ni ne atendu miraklojn, sed ŝanĝu la tutan sistemon – tio estas la dua leciono de la pandemio.

Amaskomunikiloj misinformas

Ŝajne la grandega evoluo de komunikaj teknologioj ebligis ricevadon kaj komparadon de abundaj informoj el plej diversaj fontoj, kio devus stimuli objektivecon de la amaskomunikiloj kaj informitecon de la amasoj. Sed la realo estas mala – nek la amaskomunikiloj informas, nek la amasoj informiĝas.

Evoluo de la kapitalisma ekonomio neeviteble ŝanĝis ankaŭ la gazetaran medion – la plej influaj gazetoj, novaĵagentejoj kaj televidkanaloj koncentriĝis en la manoj de kelkaj konzernoj, kapablaj trudi sian pensmanieron al miliardoj da homoj.

Do anstataŭ prepari sin al la proksimiĝanta plago usonaj amaskomunikiloj rakontis fabelojn pri la mirinda viruso, kiu trafas nur ĉinojn (poste oni inkluzivis azianojn ĝenerale) kaj do apenaŭ danĝeras por la aliuloj. Poste, kiam la katastrofo jam furiozis en ilia hejmo, la usonaj gazetoj koncentriĝis je interpartia batalado, kies etoso ĉiam pli memorigas pri la enlanda milito.

La ruslandaj amaskomunikiloj, grandparte regataj de la ŝtato aŭ ĝiaj klientoj-oligarĥoj, elektis ne malpli fuŝan strategion. Ili ripetadis oficialajn avertojn pri la danĝero kaj neceso de la preventado ktp, sed samtempe ili publikigis fantaziajn oficialajn raportojn, el kiuj la ordinara homo povis konkludi, ke pro la kronviruso mortas malmultaj kaj ke tio estas precipe aĝuloj kun abundaj kronikaj malsanoj. “Do kiel tio koncernas min?” – oni demandas kun miro kaj iras straten por profiti varman tagon kaj renkontiĝi kun geamikoj, foje en neoficiale funkcianta kafejo.

Mia urbo Tjumeno estas tipa ekzemplo de tiu ĉi kontraŭdira konduto, kie rigorajn oficialajn avertojn apudas malstreĉiga oficiala statistiko, laŭ kiu mortintoj malmultas kaj la plej juna el ili havis 54 jarojn. Tio draste kontrastas rakonton de mia amikino, laboranta kiel kuracisto en “ruĝa zono” de provinca hospitalo. Ŝi diris, ke la hospitalo plenas je gravaj malsanuloj, kaj ĉiuj kuracistoj uzas vindaĵojn, ĉar mankas eĉ tempo por iri al necesejo, ĉar tiu viruso trafas jen renojn, jen hepaton, jen pulmojn, kaj lukti kontraŭ ĝi estas ege malfacile. Ŝi mem, aktiva sportistino fortega fizike kaj mense (kio propras al korpokonstruistoj), sendis siajn filon kaj patrinon al somerdomo, kaj jam tri monatojn ŝi vidas ilin nur per WatsAp – por ne subigi ilin al la danĝero, kies gravecon ŝi konas tre bone. Rilate la oficialan statistikon ŝi komentis mallonge: “Hodiaŭ mortis 40-jara viro. Ni vidu, ĉu li aperos en la raportoj”. Unu monato jam pasis, sed en Tjumeno pro la kronviruso plu mortas nur maljunaj diabetuloj…

Se ni deziras esti vere informitaj, ni bezonas sendependajn amaskomunikilojn. Kiel atingi tion? Mi ne scias. Eble civitana ĵurnalismo kiel Vikinovaĵoj aŭ Tutmondaj Voĉoj estas sekvinda modelo – kombine kun blogoj kaj sociaj retejoj.

Tamen mi certas pri unu afero – por efike lukti kontraŭ la tutmondaj plagoj kiel la kronvirusa pandemio ni bezonas same tutmondajn rimedojn. Kaj tio donas bonan ŝancon al Esperanto kiel lingvo, ebliganta superi limojn de nacia propagando kaj korporacia partieco kaj formi mondbildon pli buntan kaj realisman ol tiu prezentata de la ĉefaj amaskomunikiloj. Tio estas la tria leciono de la kronvirusa pandemio. Ĉu ni uzos tiun ŝancon?

Stanislav Belov

Legu ankaŭ la artikolon de Stanislav Belov La pandemio kaj la homaro: konkludoj de la viruso

Foto:La koronvirusa epidemio virtualigis la socian vivon en la urboj kaj malplenigis la stratojn eĉ en Novjorko. (Foto de Aaron Barlow https://commons.m.wikimedia.org/wiki/File:Times_Square_empty.jpg, CC BY 2.0)

Ĉi tiu artikolo aperis en la julia numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №2 (304).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/07/

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi