Alvoko por la Oratora Konkurso kadre de la Virtuala Kongreso – MondaFest’ 2020

oratoraKiel parto de la Virtuala Kongreso, okazonta en la kadro de la Monda Festivalo de Esperanto 2020, denove okazos Oratora Konkurso por la junularo.

La konkurso okazos en du sesioj:

  • elimina sesio: malferma al ĉiuj partoprenantoj, ĝi okazos ĵaŭdon, la 30an de julio, 11:00-16:00 UTC.
  • fina sesio: la kvin plej elstaraj konkursantoj revenos sur la virtualan scenejon denove merkredon, la 5-an de aŭgusto, de la 15:00 ĝis la 16:00 UTC, por decidi la tri premiotojn.

La konkurso estas malferma al la partopreno de gejunuloj en TEJO-aĝo kiuj aliĝis al la kongreso. Partopreno estos senpaga, sed la kandidatoj devos skribe anonci sin minimume unu tagon antaŭ la elimina rondo al la estrarano pri kulturo Orlando Raola, kiu kunorganizas la eventon (oraola@gmail.com).

La partoprenantoj de la Oratora Konkurso devas elekti unu el la jenaj temoj:

  • Kiam mi estis infano, mia plej kara revo estis…
  • Mi neniam komprenis kial …
  • Mia plej rimarkinda sperto pri virtualaj eventoj estas…

La parolado daŭros ĝis 10 minutoj, en la Internacia Lingvo Esperanto. La kandidatoj devas paroli libere, sen anticipe skribita teksto, sed ili povas uzi memorigajn notojn. La paroladojn oni taksos el vidpunktoj enhava, lingva kaj stila, kaj laŭ la ĝenerala sinteno de la kandidato kiel oratoro.

La juĝkomisiono ĉi jare konsistas el: Giridhar Rao (prezidanto), Mark Giraud (membro), Leandro Abrahão (membro kaj teknika prizorganto) kaj Duncan Charters (anstataŭanto).

La juĝkomisiono aljuĝos tri premiojn: unua premio senpaga aliĝo al la UK en Belfast 2021, laŭ kategorio A en la frua aliĝperiodo aŭ 100 eŭroj, dua premio 75 eŭroj kaj tria 50 eŭroj, ĉiuj monsumoj liverotaj kiel aĉetkuponoj por la asocia Libroservo. La organizantoj bondeziras al la kuraĝuloj kiuj partoprenos, kaj esperas, ke tiu ĉi kongresero estos tiel populara kaj amase spektita, kiel estas tradicie.
Kompleta regularo de la konkurso troviĝas en la retejo de UEA.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2020, №893.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 Response to Alvoko por la Oratora Konkurso kadre de la Virtuala Kongreso – MondaFest’ 2020

  1. Mi tre ĝojas, ke mi povos iel kontribui! =D

Respondi